Santa María del Páramo

Santa María del Páramo [santamaRIa delPAramo] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko El Páramo (AltebenaĵoStepo), en la sudo de la provinco. Santa María del Páramo estas komprenebla etimologie kiel Sankta Maria de la Stepo.

Santa María del Páramo
Vista de Santa María del Páramo.JPG

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24240 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 065  (2022) [+]
Loĝdenso 153 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 21′ N, 5° 45′ U (mapo)42.353333333333-5.7491666666667Koordinatoj: 42° 21′ N, 5° 45′ U (mapo) [+]
Alto 808 m [+]
Areo 20 km² (2 000 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Santa María del Páramo
Situo de Santa María del Páramo

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Santa María del Páramo [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
La provinco Leono en la regiono kaj El Páramo en la provinco.
Komarkoj de la provinco Leono; El Páramo (Altebenaĵo) sude, grizkolora.

GeografioRedakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 20,08 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 3 109 loĝantojn. Ĝi akiris ĉirkaŭ 1 800 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj kaj ties funkciigo kiel ĉefurbo de la komarko, pro kio absorbis la elmigradon de apudaj loĝlokoj. Ĝi distas 35 km de Leono, provinca ĉefurbo; trapasas la municipan teritorion la rojo Huerga; estis lagetoj jam sekigitaj. Ĝi limas kun Urdiales del Páramo, San Pedro Bercianos, Valdefuentes del Páramo, Bercianos del Páramo kaj Laguna Dalga.

HistorioRedakti

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (cerealoj, poste maizo kaj aliaj irigaciaj cerealoj) kaj ĉefe brutobredado (ŝafoj, bovoj kaj porkoj). Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado, festoj, kuirarto) kaj ĉefe servo kiel komarka ĉefurbo.

BildaroRedakti

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti