San Adrián del Valle

San Adrián del Valle [sanaDRJAN delBAlje] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko El Páramo (AltebenaĵoStepo), en la sudo de la provinco. San Adrián del Valle estas komprenebla etimologie kiel Sankta Adriano de la Valo, alude al iama malgranda monaĥejo, dokumentita inter la 10-a kaj 12-a jarcentoj.

San Adrián del Valle
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24797
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 92  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 8′ N, 5° 44′ U (mapo)42.131111111111-5.73Koordinatoj: 42° 8′ N, 5° 44′ U (mapo) [+]
Alto 732 m [+]
Areo 15,84 km² (1 584 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
San Adrián del Valle (Provinco Leono)
San Adrián del Valle (Provinco Leono)
DEC
San Adrián del Valle
San Adrián del Valle
Situo de San Adrián del Valle
San Adrián del Valle (Hispanio)
San Adrián del Valle (Hispanio)
DEC
San Adrián del Valle
San Adrián del Valle
Situo de San Adrián del Valle

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Adrián del Valle [+]
vdr
La provinco Leono en la regiono kaj El Páramo en la provinco.
Komarkoj de la provinco Leono; El Páramo (Altebenaĵo) sude, grizkolora.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 15,84 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 100 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 100 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 64 km de Leono, provinca ĉefurbo; trapasas la municipan teritorion rojaj alfluantoj de la rivero Órbigo. Ĝi limas kun Pozuelo del Páramo, Maire de Castroponce (Zamora), Matilla de Arzón (Zamora) kaj Pobladura del Valle (Zamora).

Historio redakti

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono. San Adrián del Valle integriĝis en la municipon Audanzas (poste La Antigua) en la 1a de Januaro 1837. San Adrián del Valle separiĝis poste por formi sian propran municipon inter 1842 kaj 1857.​

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (iam vitejoj, poste maizo kaj aliaj irigaciaj cerealoj) kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, vinkeloj, historia heredo, preĝejo, ermitejo, piedirado).

Vidindaĵoj redakti

 
Preĝejo de Sankta Adriano antaŭ la "restaŭro" de la sonorilmuro.

Estas du gravaj vizitindaĵoj. Unue la preĝejo de Sankta Adriano, kies sonorilmuro estis restaŭrita en 2020 polemike ĉar oni respektis nek la historian pinton, nek la cikonineston, nek aliajn nestotruon de malgrandaj birdoj. Ĝi enhavas retablon de la 17-a jarcento. Krome estas Ermitejo de la Sankta Kristo de las Heras ĉe tombejo.

Dua afero estas tradiciaj vinkeloj, inter 350 kaj 600, elfositaj en municipa tereno, pro kio ili estas de privata uzeblo, sed ne de privata posedo. Nuntempe ne estas vitejoj, pro kio la keloj estas uzataj kiel renkontigejoj kaj distrejoj. Prie estas simboloj en la malsupra parto de la blazono sur verda fono. El tiuj keloj unu estas tre grava, ĉar temas pri tre granda vinproduktejo, nome de Doña Rosa, elfosita en 1918 en 6 000 m² kiu enhavis fervojajn relojn, enormajn ujojn, nome unu el ligno de 112 000 litroj, alia ceramika de unu miliono de litroj, kaj du el cemento de po 300 000 litroj. Ĝi estis konektita kun grava alkohol-fabriko.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti