Poiana Ilvei

komunumo en Rumanio

Poiana Ilvei [pojana ilvej] (hungare: Szentjózsef [sentjoĵef]) estas vilaĝo kaj komunuma sidejo en Rumanio nordoriente de Bistrița. En 1910 ĝi havis 889 loĝantojn (rumanoj); en 1992 1634 (rumanoj). Ĝia unua mencio skribe estas en 1760. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Beszterce-Naszód vármegye).

Poiana Ilvei
Komunuma sidejo
komunumo en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Bistrița-Năsăud
Alinome Szentjózsef (hungare)
Iama hungara departemento Beszterce-Naszód
Situo 47° 21′ N, 24° 44′ O (mapo)47.357524.741111111111Koordinatoj: 47° 21′ N, 24° 44′ O (mapo)
Poiana Ilvei (Rumanio)
Poiana Ilvei (Rumanio)
DMS
Map
Alto super maro 497 m
Poŝtkodo 427147
Loĝantaro
– komunumo 1.635 (en 2002)
– vilaĝo 1.635 (en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 33756
vdr

La komunumo, kiu konsistas nur el la sideja vilaĝo, estis fondita la 13-an de junio 2003 per leĝo n-ro 262. Antaŭe la vilaĝo apartenis al Măgura Ilvei, kiu situas oriente.

Fonto redakti

Eksteraj ligiloj redakti