Ponto de Sankta Marteno (Toledo)

La Ponto de Sankta Marteno estas mezepoka ponto situanta en la okcidenta parto de la urbo de Toledo, Hispanio, el kiu oni povas rigardi belan panoramon de la urbo. Ĝi estis konstruita danke al la arkiepiskopo don Pedro Tenorio en la 14a jarcento, kiu decidis la definitivan planon de kvin arkoj kaj du turetoj heksagonalaj kaj kun kreneloj en ambaŭ pintoj (skribaĵo sur ŝtono en la tureto elireja referencas al tiu verko). Dum la regado de Karlo la 2-a oni reformis ĝin, plilargigis ties alirojn kaj, post unu jarcento, oni pavimis ĝin. De ambaŭ reformoj restis skribaĵoj en la interna muro de la enireja tureto, kun la imperia blazono flankita de du sidantaj reĝoj.

Ponto de Sankta Marteno

Ponto de Sankta Marteno

Ponto de Sankta Marteno
arkoponto • ŝtonponto • ponto por piedirantoj
Situo
Lando Hispanio
Provinco Toledo
Loko Toledo
Koordinatoj 39° 51′ 24″ N, 4° 2′ 3″ U (mapo)39.856667-4.034167Koordinatoj: 39° 51′ 24″ N, 4° 2′ 3″ U (mapo)
Transiras Taĵon
Mapo
Ponto de Sankta Marteno (Toledo) (Hispanio)
Ponto de Sankta Marteno (Toledo) (Hispanio)
DEC
Map
Ponto de Sankta Marteno
vdr

Estas legendo ke konstruisto eraris en la kalkuloj por la enorma centra arko kaj kiam jam la ponto estis preskaŭ konstruita rimarkis la eraron. Li ne volis malkaŝi la aferon kaj la konstruo pluis, sed li tute sciis, ke kiam pezo venos sur la ponto, tiu rompiĝos kaj kompreneble li tute maltrankviliĝos sen scii kion fari. La edzino, sciinte, iris nokte kaj incendiigis la tutan eltenan lignan konstruverkon. Tio estis konsiderata akcidento. La konstruisto povis korekti la kalkulojn kaj la ponto jam estis konstruita laŭ certa plano. La edzino estas rememorata per skulptaĵo super la arko, tamen vere la bildo estas de la tiama arkiepiskopo, kiu konstruigis la ponton.

Historia monumento redakti

Historia monumento RI-51-0000215[1]

Bibliografio redakti

Referencoj redakti