Ponto de la katalunoj
La Ponto de la katalunoj (okcitane Pont dels Catalans, france pont des Catalans) estas ponto en Tuluzo kiu transiras la riveron Garono. Temas pri ŝtona kaj betona arkoforma ponto inaŭgurita en 1908. La konstruado efektiviĝis sub la gvido de la arkitekto Paul Séjourné. Komence ĝi nomiĝis pont des Amidonniers, nomo de la kvartalo kie ĝi troviĝas.
Ponto de la katalunoj | ||
---|---|---|
![]() | ||
Koordinatoj | 43° 36′ 12″ N, 1° 25′ 41″ O (mapo)43.603333331.42805556Koordinatoj: 43° 36′ 12″ N, 1° 25′ 41″ O (mapo) | |
Arkitekto | Paul Séjourné | |
Estiĝo | 1907 | |
![]() |
||
Ponto de la katalunoj | ||
![]() |
||

Temas pri ponto kun dudirekta ŝoseo kun trotuaroj por piedirantoj kaj ankaŭ kun sekcio por biciklantoj. Ĝi mezuras 257 m longe kaj 22 m larĝe.