Por-Baĵin (ruse Пор-Бажын) estas preskaŭ rektangula areo de ruinoj sur insulo en la 1300 m alte situanta lago Tere-Ĥol, en la Respubliko Tuvio en Siberio, en la azia parto de Rusio, proksimume 40 km de la limo al Mongolio. Ĝi estas atribuita al la ujgura imperio kaj datita al la 8-a jc. p. K..

Por-Baĵin
arkeologia loko • fortreso [+]
Koordinatoj50° 36′ 54″ N, 97° 23′ 5″ O (mapo)50.61597.384722222222Koordinatoj: 50° 36′ 54″ N, 97° 23′ 5″ O (mapo)

Estiĝo777

Por-Baĵin (Respubliko Tuvio)
Por-Baĵin (Respubliko Tuvio)
DEC
Por-Baĵin
Por-Baĵin
Lokigo de Respubliko Tuvio en Rusio

Map
Por-Baĵin
Vikimedia Komunejo:  Por-Bazhyn [+]
vdr

Graveco redakti

La konstruaĵo estis fortikaĵo, palaco, monaĥejo, aux eble maniĥea kultejo aŭ astronomia observejo. La ejo estas riĉa je arkeologiaĵoj.

La konstruaĵo redakti

Ĝi grandas 211 × 158 m kun labirintsimila interna mura strukturo, kiu kovris preskaŭ tutan surfacon de la insulo. La muro kelkloke altas eĉ hodiaŭ ĝis 12 m. La eksteraj muroj dikas pli ol 10 m. La konstruaĵoj estis establitaj el adobo.