La Pordo de Jerez (konata de la muzulmanoj kiel Bab-al-Faray) estis unu el la alirpordoj de la muregoj de la urbo de Sevilo (Andaluzio). Ĝi ricevas sian nomon ĉar de ĝi ekiĝis la vojo al la urbo Jerez de la Frontera (Kadizo) kaj situis en la nuna Placo Pordo de Jerez, en la centra kvartalo Sankta Kruco.

Pordo de Jerez kaj ponto sur la rivero Tagarete, fotitaj de Joseph de Vigier

Malkonstruita en 1846, konserviĝis kelkaj desegnoj kaj gravuraĵoj de la 18a kaj 19a jarcentoj kiuj bildigas ĝin. Ĝi konsistis el arko kun du fortaj turoj, kun barokrado, sed en 1836 kaj la turoj kaj la barokrado estis forigitaj kaj dek jarojn poste ĝi suferis plenan remodeladon, starigante pordon kun ornama celo el novklasika stilo. Tuj ĉe la pordo ekzistis ponto kiu transiris la rojon Tagarete, kiu fluis paralele al la murego ĝis la enfluo proksime al la Torre del Oro, kiu estis tute kovrita en 1858.

Fine, la monumenta pordo estis malkonstruita kune kun parto de la murego al kiu ĝi ligiĝis en 1864, pro la nova urboplanado kaj plilarĝiĝo de Sevilo en la dua duono de la 19a jarcento.