Tagarete estis rojo kiu devena de la komarko Los Alcores (Sevilo), kie ĝi nomiĝis rojo Miraflores, nomiĝis Tagarete je sia alproksimiĝo al urbo Sevilo.[1] En tiu urbo ĝi fluis laŭ la aktuala strato Arroyo (rojo), ĉirkaŭis la antikvan urban kernon oriente, paralele al la antikva murego kaj pluis inter la Reĝa Tabak-Fabriko de Sevilo kaj la Alkazaro de Sevilo, la aktuala strato San Fernando, kaj enfluis en la riveron Gvadalkiviron ĉe la Turo de la Oro.

Tagarete
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
vdr
Mapo en kiu aperas la iama fluejo de la rojo Tagarete norde de Sevilo.

Ekde 1849 oni faris en la urbo diversajn vorkojn kiuj unue kanaligis ĝian fluejon kaj poste devojigis ĝin al la rojo Tamarguillo cele al malproksimigo disde la urba kerno, ĉar ĝia ekzistado okazigis inundojn kaj estis fonto de malsanoj ĉefe somere kiam la akvoj stagniĝis. En la aktualo restas nur malgranda parto de la iama fluejo rekonstruita en la Parko Miraflores (Sevilo), dum la cetero estas kanaligita en la subgrundo.[2]

En la literaturo ekzistas kelkaj referencoj al tiu rojo. Francisco de Quevedo citis ĝin en romanco titolita "Viejecita arredro bayas" kaj ekzistas komedio de la 17-a jarcento de Francisco Bernardo de Quirós titolita "El cerco del Tagarete", en kiu oni rakontas batalon inter la fiŝoj de la rivero Gvadalkiviro kaj la ranoj, bufoj kaj angiloj de la rojo.[3]Lope de Vega mencias ĝin en la Akto II de sia verko "La niña de plata" kies agado okazas en Sevilo dum la unua duono de la 17-a jarcento.

Referencoj redakti

  1. Sevillanadas: Breve historia del Tagarete. 16a de majo 2008. Konsultita la 1an de junio 2010.
  2. Alma mater hispalense: El Tagarete y la fábrica de tabaco de Sevilla. Universidad de Sevilla. Konsultita la 1an de marto 2010.
  3. Carmen García Valdés: El cerco de Tagarete, comedia burlesca de Francisco Bernardo de Quirós. Centro virtual Cervantes. Konsultita la 1an de junio 2010.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Tagarete (arroyo) en la hispana Vikipedio.