La Pordo de Toledo estas monumento de la unua triono de la 19-a jarcento, kiu troviĝas en la samnoma ĝardenplaceto, en Madrido, ĉefurbo de Hispanio. Ĝi estis starigita kiel triumfa arko honore al la reĝo Fernando la 7-a. Jam en la primitiva palisaro de la urbo konstruita en la 15-a jarcento ekzistis pordo ankaŭ nomata de Toledo, el kie ekis vojo ĝis la urbo Toledo. En 1625, post konstruado de la palisaro de Filipo la 4-a, stariĝis dua pordo, kiu situis iom pli proksime de la urbocentro ol la nuna, en la strato Toledo.

Pordo de Toledo
urba pordego • triumfa arko [+]

LandoHispanio
RegionoMadrida Regiono
SituoMadrido
- koordinatoj40° 24′ 24″ N, 3° 42′ 42″ U (mapo)40.406714-3.71162Koordinatoj: 40° 24′ 24″ N, 3° 42′ 42″ U (mapo)

Pordo de Toledo (Madrido)
Pordo de Toledo (Madrido)
DEC
Pordo de Toledo
Pordo de Toledo
Lokigo de Madrido en Hispanio

Pordo de Toledo (Madrido)
Pordo de Toledo (Madrido)
DEC
Pordo de Toledo
Pordo de Toledo
Map
Pordo de Toledo
Vikimedia Komunejo:  Puerta de Toledo, Madrid [+]
vdr
Suda fasado de la Pordo de Toledo.

La unuaj projektoj pri konstruado de la nuna pordo komenciĝis dum la napoleona okupperiodo, dum la regado de Jozefo Bonaparte, kiam oni ordonis la dezajnon por plibonigi la enirejon de Madrido tra la antikva reĝa vojo de Andaluzio. Tiu unua projekto neniam efektiviĝis, ĉar post la forpelado de Jozefo Bonaparte la municipaj aŭtoritatoj komisiis novan dezajnon al la arkitekto Antonio López Aguado, kiu projektis pordon kiel triumfan arkon dediĉe al la denove surtroniĝinta reĝo Fernando la 7-a.

Ĝi estis la lasta monumenta pordo starigita en la antikva parto de Madrido. Ĝi estis konstruita inter la jaroj 1817 kaj 1827 kaj restaŭrita de la urba estraro en 1995.

Vidu ankaŭ redakti