Porta Alpina

Porta Alpina estas labortitolo de projekto pri subtera fervojstacio, meze de svisa Gotarda Baza Tunelo kaj kun ligo al loko Sedrun kaj al eŭropa rapidega fervoja linio.

NEAT-konstruejo en Sedrun

Laŭ la planoj, ĝi situos profunde 800 m (vertikale) de iu alira tunelo, kiu longas plu ol unu kilometron horizontale. Al la fervoja stacio estas planata du ŝaktoj.

Kuraĝo forlasis la grizonan registaron en aŭtuno 2007 kaj oni decidis rezigini pri la granda kaj vizia projekto pro la timo pri la eventualaj financaj konsekvencoj.

Intertempe fondiĝis asocio por la realigo de Porta Alpina, kiu strebas sur privata bazo helpe de privataj mondonantoj realigi la projketon.

Eksteraj ligilojRedakti