Portala diskuto:Dua mondmilito II/Hispanio - Portugalio

La artikolo nun (kvara modifo) prezentas kelkajn mankojn, kiujn mi parte modifos, sed kiujn mi deziras unue ekspliki en tiu ĉi diskutpaĝo:

  • Ĝi apenaŭ traktas la kontribuon de Hispanio al la Dua Mondmilito, kontraŭe al la titolo, sed la antaŭan historion, kiun oni povas pli bone legi en la artikolo Hispana Enlanda Milito. Oni eĉ ne parolas pli la plej frapaj kontribuoj al la Mondmilito, la Blua Divizio helpe al Germanio, unuflanke, kaj la lukto de la hispanaj ekzilitoj en la franca rezistado, aliflanke.
  • La ekspliko de la kaŭzo de la enlanda milito, ke ekzistis baze ruĝa teroro estas disputinda: la bataloj en la stratoj estis ambaŭflankaj, kaj la radikaliĝo de la dekstroj estis frapa de multe antaŭe.
  • La tekto tro simpligas la dominadon de la respublikana flanko, fare de komunistoj kaj anarkiistoj. La rolo de ambaŭ estis tute mala, kaj ne eblas kunigi ambaŭ en sama frazo. La registaro estis ĉiam burĝa aŭ socialista. Certe: en kelkaj zonoj estis revolucia situacio, sed la vortumo estas erara kaj erariga. Kaj kompreneble la plimulto de loĝantaro konvinkiĝis pri nenio: okazis simple milita malvenko.
  • La subteno de la ekstera forto estis tre malsama. Ĉefe: Francio ne subtenis milite la respublikanan registaron: la registaro skrupule sekvis la traktaton de neinterveno, ĉefe pro timo al la angla reago. Trupojn nur sendis la itala registaro; la respublikana flanko kontentiĝis per la Internaciaj Brigadoj.
  • La kialo de ne rekta partopreno de Franco en la dua mondmilito estas pli kompleksa: li probable pretis helpi al Germanio, interŝanĝe de ties antaŭa helpo, sed samtempe postulis kompensojn teritoriajn en Norda Afriko, malfavore al Francio. Hitler ne tiom bezonis la hispanan helpon (tiu ĉi lando tiam estis en ruinoj kaj bankroto pro la ĵusa milito), kaj preferis ne tro malamiĝi al la reĝimo de Vichy. Tial finiĝis la marĉandado en Hendajo.
  • Fine, alia malgranda eraro: oni neniam uzas en Hispanio la vorton nigra por paroli pri la dekstra flanko. Se paroli pri koloroj, blanka aŭ (ĉefe) blua (pro la ĉemizoj de la Hispana Falango) estas pli taŭgaj.

Tonyo

Se vi deziras, bonvolu plenigi la informojn aŭ korektu ilin. Pri Hispana Enlanda Milito estas noto en sekcio Artikoloj en la portalo. Se ekzistas aliaj artikoloj rilataj al la dua mondmilito (rilataj al tempo, pri kiu oni parolas en Portalo:Dua mondmilito II), bonvolu alskribi ilin ankaŭ tien. Mi nenie skribis, ke tiu ĉi (la nuna) versio estas finita. Ni povas kunlabori. Vikie Petro 21. Dec 2005 17:49 (UTC)
La artikolo pri Hispanio - Portugalio parolas ankoraŭ el la tempo, kiam la milito ankoraŭ ne estis. Tial tie ne estis mencio pri kontribuo de hispanoj en la milito. Tiaj informoj estus bone alskribi en konkretan jaron de la milito. Tiuj ĉi jaroj aperos en Dua mondmilito III, kie estos "batalaj jaroj". Vikie Petro 21. Dec 2005 18:18 (UTC)
Mi jam korektis la artikolon mem; mi estis skribinta la diskutpaĝon antaŭe simple por klarigi la modifotajn punktojn. Pri kontribuoj de hispanoj al la mondmilito kaj pri aliaj rilataj paĝoj, mi estonte ion verkos (ne nun). Samvikie Tonyo

Komencu diskuton pri Portalo:Dua mondmilito II/Hispanio - Portugalio

Komencu diskuton
Reiri al la paĝo "Dua mondmilito II/Hispanio - Portugalio".