Portalo:Budhismo/Enkonduko

Darmoĉakro de Budhismo
Darmoĉakro de Budhismo

Budhismo estas unu el la grandaj religioj de la mondo. (Pri ĝiaj kanonaj tekstoj, vidu Tripitako.) La nombron da budhanoj neniu scias - pritaksoj varias inter 200 milionoj kaj unu miliardo. La budhismo estas plimulta religio en Cejlono/Srilanko, kaj en grandaj partoj de orienta, sudorienta kaj centra Azio; budhismaj malplimultoj troveblas en multaj aliaj landoj, orientaj kaj okcidentaj. En Esperantio, Budhana Ligo Esperantista fondiĝis en 1925, malfondiĝis dum la lasta parto de la 1980-aj jaroj kaj refondiĝis dum la UK en Fortaleza 2002.

Budhismo estis fondita de la budho Gotamo el Ŝakjujo (nun en Nepalo, proksime de nordorienta Barato en la –6-a jarcento.


Reiru al la ĉefpaĝo