Portalo:Homoj/Homoj po minutoj/52

Sandra Bullock
Sandra Bullock

Sandra BULLOCK, plennome: Sandra Annette BULLOCK (naskiĝis la 26-an de julio, 1964) estas usona aktorino.

Naskiĝinte en Arlington, Virginio, ŝi parton de sia infanaĝo pasigis en Nurenbergo, Germanio - la patrujo de ŝia patrino, kiu estis operkantistino.

Ŝi komencis studi aktoradon en Greenville, Nord-Karolino, sed transloĝiĝis al Novjorko por elprovi sin en teatraj kaj televidaj produktaĵoj.