Portalo:Homoj/Homoj po semajno/2

`Abdu’l-Bahá (arabe: عبد البهاء, "Servanto de Bahá'") estis la plej aĝa filo de Bahá'u'lláh kaj naskiĝis officiale kiel `Abbás Effendi (perse: عباس افندی). Lia patrino Ásiyih Khánum (1820-1886), poste kaj pli vaste konata per sia titolo Navváb, naskis lin en Teherano je la 23a de Majo 1844 (5a de Jamádíyu’l-Avval 1260 p.H.), dum la sama nokto en kiu la Báb deklaris sian mision.

Lia patro nomumis lin en Sia testamento kiel la solan aŭtoritatan interpretiston de Siaj skribaĵoj, kaj li estis konata inter bahaanoj kiel la "Centro de la Interligo", la "Interpretanto de la Sanktaj Skriboj", la "Mistero de Dio", aŭ simple kiel la "Majstro" ĉar lin Bahá'u'lláh Mem nomis tiel. Bahaanoj rigardas lin kiel la perfektan ekzemplulon de vera bahaano.