Portalo:Homoj/Homoj po semajno/4

Barbara Stanwyck
Barbara Stanwyck

Barbara STANWYCK, origine: Ruby Katherine STEVENS (naskiĝis la 16-an de julio, 1907, mortis la 20-an de januaro, 1990) estis usona aktorino.

Naskiĝinte en Novjorko, ŝi komencis sian karieron kiel dancistino. En la jaro 1926 ŝi en la dramo The Noose unuafoje devis krom danci ankaŭ aktori. Ekde tiu tempo ŝi uzis la pseŭdonimon Barbara Stanwyck.

Unuan filmrolon ŝi ricevis en 1927. Ŝi famiĝis en la 1930-aj jaroj per roloj en kelkaj filmoj de Frank Capra, ekz. Ladies of Leisure, The Miracle Woman, Forbidden kaj Meet John Doe.

Ekde la 1960-aj jaroj Barbara Stanwyck transprenis ĉefe televidajn rolojn, ekz. en la vakera serio The Big Valley. Ankaŭ la filmigita romano The Thorn Birds, en kiu ŝi agadis kune kun Richard Chamberlain, kaj la televidserio The Colbys akiris grandan popularecon.