Portalo:Inĝenierarto/Elstara inĝeniero

Gustave Eiffel

franca inĝeniero
Persona informo
Naskiĝo 15-a de decembro, 1832
en Dijon, Francio
Morto 23-a de decembro, 1923
en Parizo, Francio
vdr

La franca inĝeniero Alexandre Gustave EIFFEL ([efɛl]) naskiĝis je la 15-a de decembro 1832 en Dijon kaj mortis je la 28-a de decembro 1923 en Parizo. Li estas la konstruinto de la Eiffel-Turo kaj la Statuo de Libereco.

Li studis en la Pariza Ecole des Arts et Manufactures kaj laboris poste en metalurgia entrepreno apud sia hejmurbo. Tie li ekinteresiĝis pri metalaj materialoj. En 1856 li fondis sian firmaon por grandaj ferkonstruaĵoj, kiel ekz. pontoj kaj kupoloj.

La plej granda merito de Gustave Eiffel estis la laŭ li nomata Eiffel-Turo, kiun li konstruigis okaze de la Internacia ekspozicio en 1889. Ĝi fariĝis grava simbolo de Parizo.

Ankaŭ la interna ŝtalskeleto de la Statuo de Libereco, grave simbolo de Novjorko, estis konstruita de li laŭ skulptaĵo de Bartholdi.

La du ĉefaj konstruaĵoj de Eiffel celebris la centjaran datrevenon de du revolucioj: la Statuo de Libereco la usonan Revolucion (1776), donaco de la Franca Respubliko al Usono, kaj la Eiffel-Turo la francan Revolucion (1789).

Laŭ PIV2002 Gustave Eiffel nomiĝas Ejfelo en Esperanto, same kiel la montaro Ejfelo.

Gustave Eiffel kaj Esperanto redakti

Eiffel estis konata kiel esperantisto. Li diris:

Esperanto... kvankam mi mem neniam kuraĝis ĝin lerni, por kio mia alta aĝo povas min senkulpigi, mi rekomendados ĝin al infanoj, ĉar ĝi estas unu el la plej facilaj aferoj kiujn ili iam povos lerni.

Legu pli