Kemio, devene el la araba al-kimijá (alkemio), estas naturscienco. La hodiaŭa moderna kemio koncentriĝas por studi materiojn sur tero kaj la rilatojn inter ili. Kemio okupiĝas ankaŭ pri konsisto, strukturo kaj ecoj de kemiaj kombinaĵoj kaj ties ŝanĝoj. Studante materion kemio esploras reciprokajn energiajn efikojn inter la eroj. Kemiistoj ofte studas, kiel molekuloj estiĝas el atomoj kaj kiel la molekuloj reciproke efikas unu al la alia.