Portalo:Literaturo/Akrigita je...

La travivaĵoj de la brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito (mallongigite Bona soldato Ŝvejk) estas la plej konata verko de ĉeĥa verkisto Jaroslav Hašek kaj samtempe unu el la plej tradukataj ĉeĥaj verkoj entute. Kvankam ĉeĥoj kutimas regionaligi la libron, ĝi estas perceptata far de la monda komunumo kiel unu el la plej bonaj satiroj de la monda literaturo kaj ofte ĝi estadas komparata al Don-Kiĥoto el Manĉo de Miguel de Cervantes. Per la libro lasis sin inspiri ekz. Joseph Heller verkante sian Kapon XXII.

Bona soldato Ŝvejk estadas studata kaj interpretata kiel vademeko al ĉeĥa spirito. Pluraj pasaĝoj estis verkitaj rekte en ŝatata drinkejo de Hašek, por ke ili estu tuj venditaj al lokaj ĵurnaloj kaj pro tio "ŝanĝitaj" je biero. Malgraŭ, kaj eble ĝuste tial estas Bona soldato Ŝvejk eble la plej bona kaj monde la plej agnoskata ĉeĥa prozo. Ties gloron aldonis al ĝi ankaŭ proksimume dek filmaj versioj, jam ĉeĥaj, germanaj aŭ usonaj (datenbazo de filmaj prilaboroj de la verkojde Hašek en IMDB).