Portezuelo

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio
(Alidirektita el Portezuelo (Cáceres))

Portezuelo (Malgranda montopasejo) estas municipo de Hispanio, en la provinco Kacereso (Cáceres) kaj la regiono Ekstremaduro. La municipan nomon respegulas la blazono, kiu bildigas olivarban branĉon. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 216 loĝantoj sur areo de 126 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas portezoleños.

Portezuelo
municipo en Hispanio • urbeto

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco provinco Kacereso
Komarko Valo de Alagono
Poŝtkodo 10828
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 216  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 49′ N, 6° 28′ U (mapo)39.8130778-6.4748368Koordinatoj: 39° 49′ N, 6° 28′ U (mapo) [+]
Alto 358 m [+]
Areo 126 km² (12 600 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Portezuelo (Ekstremaduro)
Portezuelo (Ekstremaduro)
DEC
Portezuelo
Portezuelo
situo en Ekstremaduro
Portezuelo (Hispanio)
Portezuelo (Hispanio)
DEC
Portezuelo
Portezuelo
situo en Hispanio kaj en tuta Iberio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Portezuelo [+]
vdr

Situo redakti

Portezuelo estas situa en la norda parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Valo de Alagón, je altitudo de 358 m; je 46 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 106 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 126 km². Ĝi estas survoje de Cáceres al Torrejoncillo kaj Coria post trapaso de la rivero Taĵo kaj de la fino de la Akvorezervujo de Alcántara. Proksime estas ruinoj de kastelo, kiu iam dominis la montopasejeton kio aperas en la nomo.

Historio redakti

Ĝi apartenis al la Ordeno de Alcántara, kies kruco aperas en la blazono de la vilaĝo.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado.