Puertomarín en hispana[1][2] (oficiale kaj en galega Portomarín)[3][4] estas urbeto kaj municipo hispana situanta en la provinco Lugo, en la Aŭtonoma Komunumo Galegio.

Portomarín
municipo de Galegio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 27170
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 345  (2023) [+]
Loĝdenso 12 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 48′ N, 7° 37′ U (mapo)42.807222222222-7.6158333333333Koordinatoj: 42° 48′ N, 7° 37′ U (mapo) [+]
Areo 115,1 km² (11 510 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Portomarín (Provinco Lugo)
Portomarín (Provinco Lugo)
DEC
Portomarín
Portomarín
Situo de Portomarín
Portomarín (Hispanio)
Portomarín (Hispanio)
DEC
Portomarín
Portomarín
Situo de Portomarín

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Portomarín [+]
vdr

La vilaĝo Portomarín naskiĝis kaj kreskis ĉe romia ponto super la rivero Minjo (rekonstruita en la Mezepoko) kaj ĉe la Jakoba Vojo. La 18an de majo de 1212, la Ordeno de Sankta Johano havigis foruon por ties regado kaj administracio.[5]

Kiam en 1962 oni konstruis la baraĵon de Belesar, la vilaĝo translokiĝis al apuda monto Monte do Cristo. Tie oni rekonstruis kelkajn de la plej gravaj konstruaĵoj, kaj civilaj kaj religiaj; ĉefe la Preĝejo de Sankta Nikolao, de stilo romanika starigita iam de la Ordeno de Sankta Johano, kies ŝtonoj estis numeritaj kaj rekunigitaj ordigite en ties aktuala loko. Kiam malaltiĝas la nivelo de la baraĵlago ankoraŭ videblas la restoj de la antikvaj konstruaĵoj, la maleo kaj la primitiva ponto.

Submunicipoj redakti

  • Bagude (San Bartolomeu)
  • Caborrecelle (San Xulián)
  • Castro San Martín (San Martiño)
  • Castromaior (Santa María)
  • Cortapezas (Santa María)
  • Fiz de Rozas (San Lourenzo)
  • Gonzar (Santa María)
  • León (San Martiño)
  • Narón (Santa María)
  • Nespereira (San Cibrao)
  • Portomarín (San Nicolao)
  • Portomarín (San Pedro)
  • Recelle (San Pedro)
  • Sabadelle (San Salvador)
  • San Mamede de Belaz (San Mamede)
  • San Mamede do Río (San Mamede)
  • Soengas (Santiago)
  • Vedro (San Martiño)
  • Vilarbasín (San Pedro)
  • Vilaxuste (San Pedro)
  • Vedro (Castrolázaro, Vilaproi, San Martiño)

Demografio redakti

Dum la 20a jarcento la loĝantaro trioniĝis pro elmigrado.

Fonto:INE Arkivo

Notoj redakti

  1. Celdrán Gomáriz, Pancracio (2004). Diccionario de topónimos españoles y sus gentilicios (5ª edición). Madrid: Espasa Calpe. p. 708. ISBN 978-84-670-3054-9.
  2. Madoz, Pascual. Diccionario geográfico-estadístico-histórico de España y sus posesiones de Ultramar. Tomo XIII.
  3. http://www.ine.es/intercensal/intercensal.do?search=1&cmbTipoBusq=0&textoMunicipio=portomar%EDn Variaciones de los municipios de España desde 1842., Instituto Nacional de Estadística, alirita la 30an de majo de 2013,
  4. http://www.boe.es/aeboe/consultas/bases_datos/doc.php?id=BOE-A-2000-3745 Dekreto 6/2000, de 7a de januaro. BOE España, alirita la 15an de februaro de 2011
  5. García Tato, Isidro (2004). Las encomiendas gallegas de la Orden Militar de San Juan de Jerusalén. Estudio y edición documental, Tomo I. Santiago de Compostela: CSIC, Xunta de Galicia,Instituto de Estudios Gallegos «Padre Sarmiento». ISBN 8400082508. paĝoj 154-156, dok. 57

Bibliografio redakti

  • García Tato, Isidro (2004). Las encomiendas gallegas de la Orden Militar de San Juan de Jerusalén. Estudio y edición documental, Tomo I. Santiago de Compostela: CSIC, Xunta de Galicia,Instituto de Estudios Gallegos «Padre Sarmiento». ISBN 8400082508.

Eksteraj ligiloj redakti