Porusja (ruse Порусья) estas rivero en la Eŭropa parto de Rusio, en la Novgoroda provinco. La rivera longo estas 142 km. La areo de la akvokolekta baseno de Porusja estas 1 030 km². Porusja apartenas al la baseno de Balta Maro.[1]

Porusja
ruse: Порусья
rivero
Porussia ĉe la vilaĝo Lositino
Lando Rusio Rusio
Regiono Novgoroda provinco
Urbo
Fontrivero La marĉoj Rdejskie
 - situo La distrikto Poddorskij
 - alteco 90 m
 - koordinatoj 57° 16′ 10″ N 30° 37′ 41″ O / 57.26944 °N, 30.62806 °O / 57.26944; 30.62806 (mapo)
Enfluejo la rivero Polistj
 - situo En la urbo Staraja Russa
 - koordinatoj 57° 59′ 20″ N 31° 21′ 10″ O / 57.98889 °N, 31.35278 °O / 57.98889; 31.35278 (mapo)
Longo 142 km (88 mi)
Akvokolektejo 1 030 km² (103 000 ha)
Vikimedia Komunejo: Porussya River

La rivero elfluas el marĉaro en la naturrezervejo Rdejskij, en la distrikto Poddorskij. Porusja enfluas en la rivero Polistj en la urbo Staraja Russa.[1] En Staraja Russa Porusja fluas laŭ artefarita fluejo dum la lasta kilometro, la malnova fluejo iras dekstren, marĉiĝas kaj preskaŭ malaperas. Ne ekzistas ĝusta versio pri apero de la artfarita fluejo. La artefarita fluejo nomiĝas Pereritica (ruse Перерытица), la malnova ekde 19-a jarcento nomiĝas Malaŝka (ruse Малашка).

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Porusja en la ŝtata akveja registro de Rusia Federacio  (ruse).