Postludo (lat.: postludium) estas la malaĵo de preludo, do la komponitaimprovizata finaĵo de muzika verko. Ĝi celas fini ne nur muzikajn pecojn, sed ankaŭ ceremoniojn (ekzemple ekleziajn diservojn) aŭ kinofilmojn

En la liturgia orgenludado ĝi rolas kiel muzikaĵo libera, malpli ofte ligita al firma kanto, kiu staras je la fino de cikla komponaĵo resp. sekvas la paroĥan kantadon. Ĝenerale oni ankaŭ nomas postludo orgenverkon aŭ liberan improvizaĵon prezentatan je la fino de diservo, dum kiam la diservovizitantoj povas forlasi la preĝejon.

Ekzemplo por komponita orgenpeco nome postludo estas la Postludium d-minora, WAB 126, de Anton Bruckner el la jaro 1852. Por la uzado de la nomo postludium ekster la orgenmuziko ekzemplas la fina muzikaĵo de la pianociklo Ludus tonalis de Paul Hindemith.