Potenca popmuziko (en angla power poppowerpop) estas formo de pop-roka muziko[1][2] bazita sur la frua muziko de bandoj kiel the Who, the Beatles, the Beach Boys, kaj the Byrds.[3][4] Ĝi tipe enhavas melodiajn altiraĵojn, voĉajn harmoniojn, energian ludmanieron, kaj spritan muzikon nutritan de emo al deziro, nostalgio, despero, aŭ mempovigo. La sonstilo estas ĉefe enradikigita en pop kaj rok tradicioj de komencaj al mezaj 1960-aj jaroj, kvankam kelkaj artistoj foje venis el postaj stiloj kiel punko, nova ondo, glam-roko, pub rock, college rock kaj novpsikedelo.

Origine en la 1960-aj jaroj, potenca popmuziko disvolviĝis ĉefe inter usonaj muzikistoj kiuj maturiĝis dum la Brita Invado. Multaj el tiuj junaj muzikistoj deziris reteni la "adoleskan senkulpecon" de "pop" kaj ribelis kontraŭ pli novaj formoj de rok-muziko kiuj estis kosnideritaj pretendemaj kaj neatigeblaj. La termino estis stampita en 1967 de la gitaristo kaj kantoverkisto de the Who Pete Townshend por priskribi la muzikstilon de sia bando. Tamen, potenca popmuziko estis pli amplekse identigita kun postas inciatoj de la 1970-aj jaroj kiuj klopodis por revivivigi Beatles-an pop-stilon.

Publikigoj de la komencaj 1970-aj jaroj fare de Badfinger, Raspberries kaj Todd Rundgren estas foje konsiderataj kiel plifirmigantoj de la potenca popmuziko en rekonebla ĝenro. Potenca popmuziko atingis komercan pinton dum la starigo de punko kaj de nova ondo fine de la 1970-aj jaroj, kun Cheap Trick, the Knack, the Romantics, Nick Lowe, Dave Edmunds kaj Dwight Twilley inter tiuj kiuj ĝuis plej grandan sukceson. Post malsukceso kaj de publiko kaj de kritiko de la plej grava verko de la ĝenro nom "My Sharona" (The Knack, 1979), la diskeldonejoj ĝenerale ĉesis kontrakti kun grupoj de potenca popmuziko, kaj plej granda parto de la bandoj de la 1970-aj jaroj disbandiĝis komence de la 1980-aj jaroj.

Referencoj redakti

  1. Borack 2007, p. 8.
  2. Power Pop Guide: A Brief History of Power Pop (4a de Marto, 2022). Alirita 23a de Majo, 2022.
  3. "Power Pop". AllMusic. Arkivita el la originalo la 19an de Septembro, 2012. Alirita la 26an de Novembro, 2012.
  4. Murray, Noel (11a de Oktobro, 2012). "A beginners' guide to the heyday of power-pop, 1972-1986". The A.V. Club. Arkivita el la originalo la 20an de Januaro, 2016. Alirita la 16an de Januaro, 2016.

Bibliografio redakti

  • Borack, John M. (2007). Shake Some Action: The Ultimate Power Pop Guide. Not Lame Recordings. ISBN 978-0979771408.
  • Cateforis, Theo (2011). Are We Not New Wave: Modern Pop at the Turn of the 1980s. University of Michigan Press. doi:10.3998/mpub.152565. ISBN 978-0-472-03470-3.
  • Rockwell, John (30a de Decembro, 1979). "Disco vs. Rock and Industry Ills Made the Year Dramatic". The New York Times.
  • Sharp, Ken; Sulpy, Doug (1997). Power Pop: Conversations with the Power Pop Elite.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Power pop en la angla Vikipedio.