Potlaĉo

(Alidirektita el Potlaĥo)

Potlaĉo (angle: Potlatch) estas festo, dum kiu estas disdonitaj aŭ interŝanĝitaj donacoj laŭrite.

Indianoj ĉe Potlaĉo en Kok-wol-too ĉe la rivero Ĉilkat, ĉ. 1895

Donacfesto redakti

Potlaĉo estas konata inter indianaj socioj de la marbordaj regionoj de la nordokcidenta Ameriko kiel donacfesto. Ankaŭ dum kutima festo, la invitinta ĉefo riĉe nutris kaj disdonis donacojn al la invititoj, sed tio estis en la indiana kulturo kutima devo de la invitinto kaj estis reciprokita regule de aliaj ĉefoj kaj ties vilaĝanoj. Potlaĉo kontraŭe okazis nur malofte kaj havis pli profundan religian kaj ritan signifon. Multaj ĉefoj okazigis en sia tuta vivo nur unu aŭ du potlaĉojn.

Potlaĉoj ne ekzistis en la tuta pacifika nordokcidento. Tiel la marbordaj Saliŝoj ĉe la Puĝeta Fjordo en Vaŝingtonio ne okazigis ilin.[1]

Rita signifo redakti

Por okazigi potlaĉon necesis aparta okazaĵo, ĉar centra signifo de la festo estis la transsdono kaj postulo de la ĉefnomoj, titoloj kaj privilegioj. Ili devis estis atestitaj de altrangaj gastoj kaj konfirmitaj per disdono de multaj riĉaj donacoj. La rangsekvo kaj la pozicio de la donacotaj gastoj estis aparte grava, ĉar tio agnoskis la socian kaj ritan rangon de ĉiu.

Kaŭzo de tia ceremonio povis esti la nasko de la unua filo aŭ la morto de altranga parenculo. Kiom plej valoraj kaj apartaj estis la disdonitaj donacoj, tiom plej alta estis en la sekvo la pozicio kaj la devenvico de tiu, kiu okazigis la potlaĉon. En la indiana socio la enviciĝo en la vicon de la antaŭuloj estis gravega, ĉar ili ĉiam estis ĉeesta parto de la reala mondo. Kiam do potlaĉo ricevis grandan honoron, ĝi honorigis ankaŭ la antaŭulojn kaj tiel helpis sekurigi la ordon kaj la estadon de la mondo.

Socia signifo redakti

 
La Klalamoj kun ĉefo Ĉecemoka, unu el kies edzinoj disdonas donacojn dum potlaĉo en Port Townsend (Vaŝingtonio), akvarelo de James G. Swan.

La dum potlaĉo disdonitaj donacoj povis rilate al la donacanto kaj ties socia ĉirkaŭo havi grandegan valoron. Okazis, ke heredintoj de altranga mortinto disdonis sian tutan ekonomian riĉecon kadre de tia festo, por honori sian antaŭulon kaj ricevi ties bonvolemon, kaj por atingi en la spirita kaj rita estimo de siaj kunuloj rangon konforman je sia deveno.

La socia ekvilibro de la indiana socio estis tiel garantiita, kaj nur malofte kaj mallonge okazis amasigo de riĉecoj fare de individuoj aŭ unuopaj familibranĉoj.

Neniiĝo de la iama ordo redakti

Dum la 19-a jarcento pro la kontakto kun eŭropaj komercistoj kaj valoroj, la sistemo estis neŝanĝeble detruita. La riĉecoj disponigitaj de eŭropaj enmigrintoj ebligis al junaj ĉefoj starigi veran konkuron pri okazigo de potlaĉoj. Sed pro la grandiĝanta influo de kristanismo temis pli kaj pli pri konkuro al materiala, ne spirita signifo.

Konkuro, kiu ruinigis ne malmultajn junajn ĉefojn kaj ties tribojn. Tial potlaĉoj estis malpermesitaj de la kanada registaro ekde 1884. La malpermeso validis ĝis la 1950-aj jaroj.

De tiam oni provas restarigi la originalan econ de potlaĉoj en moderna formo.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Marcel Mauss, Die Gabe. Form und Funktion des Austauschs in archaischen Gesellschaften, Frankfurt a.M.: Suhrkamp 1968

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti