Ĉilkat (rivero)
La rivero Ĉilkat aŭ Ĉilkato (angle: Chilkat river) estas ĉirkaŭ 80 km longa rivero en Alasko kaj Brita Kolumbio.
Ĉilkat (rivero) | |
---|---|
rivero • fluanta akvejo | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 84 km |
Fluo | |
Geografio | |
Landoj | Kanado |
Regionoj | Brita Kolumbio |
Ĝi fontas el la Ĉilkat-glaciejo kaj fluas laŭ 27 km longa kurbiĝo tra Kanado kaj poste suden denove tra Alasko.
Ĉe la fino de la Ĉilkat troviĝas la protektejo Alaska Chilkat Bald Eagle Preserve kun la plej granda loĝantaro de blankkapaj maragloj de la mondo.
Etimologio redakti
La nomo de la rivero devenas de la indiana nomo de grupo de la Tlingitoj, la Ĉilkatoj.
Literaturo redakti
- Geographic Society, Alaska: Chilkat River Valley (Alaska Geographic, Vol.11, Number 3, 1984); Alaska Northwest Books; ISBN 978-0-88240-203-1
Eksteraj ligiloj redakti
- Alaska Chilkat Bald Eagle Preserve (angle) Arkivigite je 2009-07-30 per la retarkivo Wayback Machine
Koordinatoj: 59° 13′ 59.60″ N 135° 26′ 35.96″ U / 59.2332222 °N, 135.4433222 °U (mapo)