Potonĉano (Putunĉano aŭ en hispana Potonchán) estis urbo de maja-ĉontaloj, ĉefurbo de la senjorlando Tabasco, kiu estis situa ĉe la maldekstra bordo de la rivero kiun la lokanoj nomis Tabasko, kaj kiu la hispanoj renomis kiel rivero Grijalva en la aktuala meksika subŝtato Tabasko. Al tiu loko alvenis la 8an de junio 1518 Juan de Grijalva, kiu renomis la riveron per sia nomo kaj li interparolis kun la kaciko de majaoj Tabskoob al kiu laŭdire li donacis veston de verda veluro.

Potonĉano
eksa ĉefurbo [+]


vdr

Poste, la 12an de marto 1519, alvenis la hispana konkistadoro Hernán Cortés, kiu diference de Grijalva, estis ricevita de la indiĝenoj milite, pro kio okazis la nomita Batalo de Centla, kie post venki super la indiĝenoj, li fondis sur Potonĉano, la vilaĝon Santa María de la Victoria, nome unua hispana urbo en Nova Hispanio.