Pozohondo
Pozohondo [pozoONdo] (Profunda Puto) estas municipo de Hispanio apartenanta al la provinco Albacete, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Manĉo. Ĝi apartenas al la komarko Sierra de Alcaraz kaj Campo de Montiel en la centro de la provinco kaj en la iama komarko Sierra de Alcaraz. Estas areo de 136,54 km² je 868 msm kaj je 30 km de Albacete, nome provinca ĉefurbo.
Pozohondo | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 02141 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 551 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 11 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 38° 43′ N, 1° 55′ U (mapo)38.720703-1.9117449Koordinatoj: 38° 43′ N, 1° 55′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 871 m [+] | ||
Areo | 136,54 km² (13 654 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Pozohondo [+] | |||
Pozohondo havas 1 585 loĝantojn (2019) kun denseco de 12,11.
Geografio
redaktiLa municipa teritorio de Pozohondo enhavas la submuncipojn Campillo de la Virgen, Nava de Abajo, Nava de Arriba kaj Los Pocicos.
Historio
redaktiDum la Milito de Hispana Sendependiĝo, lokanoj venkis super la francoj kaj kaptis iliajn flagojn akj kanonojn kiuj nun komponas la blazonon.
En la unua duono de la 20a jarcento oni superis pinton de preskaŭ 4500 lokanoj, sed poste okazis elmigrado kaj oni alvenis al nunaj 1500; tio estas oni perdis preskaŭ du trionojn.