Pozos de Hinojo estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia partio de Vitigudino en la nordokcidento de la provinco. Pozos de Hinojo estas tradukebla etimologie al Putoj de Fenkolo. Seka ora fenkolo videblas en la supra parto de la blazono.

Pozos de Hinojo
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37219
Demografio
Loĝantaro 54  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 55′ N, 6° 25′ U (mapo)40.912222222222-6.4111111111111Koordinatoj: 40° 55′ N, 6° 25′ U (mapo) [+]
Alto 739 m [+]
Areo 59 km² (5 900 ha) [+]
Pozos de Hinojo (Provinco Salamanko)
Pozos de Hinojo (Provinco Salamanko)
DEC
Pozos de Hinojo
Pozos de Hinojo
Situo de Pozos de Hinojo
Pozos de Hinojo (Hispanio)
Pozos de Hinojo (Hispanio)
DEC
Pozos de Hinojo
Pozos de Hinojo
Situo de Pozos de Hinojo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pozos de Hinojo [+]
vdr

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Pozos de Hinojo, Traguntía kaj El Palancar kaj la senhomejoj El Cuartón kaj Ituerino, okupas totalan areon de 59,00 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 49 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 400 loĝantojn dum la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.

Ĝi fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio kaj dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado lastatempe iom dekadencis. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ redakti