Pozuelo del Rey estasmunicipo de la Madrida Regiono, Hispanio. Ĝi troviĝas je 14 km de Alcalá de Henares kaj je 40 km de Madrido ĉefurbo. Pozuelo del Rey apartenas al la Komarko de Alkalao, inter la municipoj Campo Real, Nuevo Baztán, Torres de la Alameda, Valverde de Alcalá, Villar del Olmo, Valdilecha kaj Loeches

Urbodomo de Pozuelo
Preĝejo

Ĝi estis fondita de muzulmanoj kaj reloĝigita post la reconquista fare de la kristanoj kiuj nomis ĝin Pozuelo de Torres, kaj estis vilaĝo de la alfozo de Alkalao. La vilaĝo havis ekonomian vigliĝon danke al la najbaraj industrioj en Nuevo Baztán kaj Olmeda de las Fuentes. La tuta loĝantaro en 2009, estis 801 personoj.

Inter la vidindaĵoj de la urbeto de ĉi tiu madrida municipo troviĝas la urbodomo, konstruita en la 17-a jarcento, la apuda preĝejo Santo Domingo de Silos kiu kombinas gotikajn kaj renesancajn stilojn kaj kun baroka kapelo en la flanko. La ermitejo de la Virgulino de la Kapo konstruita en la 18-a jarcento, de la loĝantoj mem, el ŝtono, en la novklasika renesanca stilo. La Ĉefplaco post ĝisfunda reformo, premiita per la premio Churriguera pro la dizajno.

Eksteraj ligiloj redakti

Pozuelo del Rey, oficiala retpaĝo