Perfekteco de saĝo

(Alidirektita el Praĝnja paramito)

Perfekteco de saĝo (sanskrite Prajñāpāramitā) povas ankaŭ esti tradukita kiel saĝperfektigado[1] en Mahajana budhismo. Prajñāpāramitā signifas tiun perfektan manieron serĉi la naturon de realo, same kiel korpon de sutroj kaj la personigon de la koncepto en la bodisatvon konatan kiel la Granda Patrino (tibete Yum Chenmo). La vorto Prajñāpāramitā kombinas la sanskritajn vortojn prajñā, saĝo de homo kiu rimarkis sian veran mision en homara vivo[1] kun pāramitā, perfektecoperfektigado. La perfekteco de saĝo estas centra koncepto en Mahajana budhismo kaj estas ĝenerale asociita kun la doktrino de vakueco (śūnyatā) aŭ "manko de esenco" kaj la verkojn de Nagarĝuno. Ĝia praktikado kaj komprenado estas nemalhaveblaj elementoj de la bodisatva vojo.

Prajñāpāramitā personigita. El la Aṣṭasāhasrikā Prajñāpāramitā Sūtra.
Perfekteco de saĝo
Tradukoj de
Prajñāpāramitā
Esperante Perfekteco de saĝo
Sanskrite प्रज्ञापारमिता (Prajñāpāramitā)
Sinhale ප්රඥ්ඥාව (Prajjñāva)
Ĉine 般若波羅蜜多 (Bōrěbōluómìduō)
Japane 般若波羅蜜多 (Hannyaharamitta)
Koree 반야바라밀다 (Banyabaramilda)
Mongole Төгөлдөр билгүүн
Tibete ་ཤེས་རབ་ཀྱི་ཕ་རོལ་ཏུ་ཕྱིན་པ་
(shes rab kyi pha rol tu phyin pa)
Birme ပညာပါရမီတ [pjɪ̀ɴɲà pàɹəmìta̰]
Taje ปรัชญาปารมิตา
Vjetname Bát-nhã-ba-la-mật-đa
Terminaro de Budhismo
vdr
Avalokiteŝvaro. Manuskripto de la Aṣṭasāhasrikā Prajñāpāramitā Sūtra, Nālandā, Biharo, Barato.

Laŭ Edward Conze, la Sutro de la perfekteco de saĝo estas kolekto el ĉ. kvardek tekstoj… komponitaj en Barato inter ĉ. jaroj -100 kaj 600.[2] Oni kredas, ke kelkaj sutroj de la "perfekteco de saĝo" estas inter la plej fruaj Mahajanaj sutroj.[3][4]

Unu el la gravaj trajtoj de la sutroj de "perfekteco de saĝo" estas anutpado (nenaskita, senorigina).[5][6]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Ikeda, Hiroshi. La Japana Budhano n-ro 142, 1971 "Saĝ-perfektigado Sanskrite praĵnja-paramita (proksima laŭ-sonigo) en kiu Praĵnja signifas originan saĝon de homo kiu rimarkis sian veran mision en homara vivo. Pri la vorto Paramita estas diversaj opinioj; unu el ili estas param (alia bordo = pura bordo = versaĝo) + ita (atingi, transiri), alia estas parami (elatingi alian bordon) + ta (stato). Vijnjajna signifas scion por prijuĝi aŭ por distingi, sed prajnja-paramita signifas profundan saĝon per kiu oni povas penetri unu komunan elementon el ĉiuj ekzistaĵoj. Nuntempe oni komprenas prajnja-paramita-n en tiu ĉi okazo, kiu estas aldonita la vorton gambhira (profunda), ke ĝi ne estas ĝenerala okazo kiel unu el ses pramitoj, sed enhavas ĉiujn ses paramitojn. Tamen estas dubema ke tiu ĉi ideo ekzistadas en la antikva tempo."
  2. Conze, E. Perfect Wisdom: The Short Prajnaparamita Texts, Buddhist Publishing Group, 1993
  3. Williams, Paul. Buddhist Thought. Londono: eldonejo Routledge, 2000, pages 131.
  4. Williams, Paul. Mahayana Buddhism: The Doctrinal Foundations 2nd edition. Londono: eldonejo Routledge, 2009, pg. 47.
  5. Buswell, Robert; Lopez, Donald S. Jr., eds. (2014), The Princeton Dictionary of Buddhism, Princeton University Press pg. 945 "In the PRAJÑĀPĀRAMITĀ literature and the MADHYAMAKA school, the notion of production comes under specific criticism (see VAJRAKAṆĀ), with NĀGĀRJUNA famously asking, e.g., how an effect can be produced from a cause that is either the same as or different from itself. The prajñāpāramitā sūtras thus famously declare that all dharmas are actually ANUTPĀDA, or “unproduced.”"
  6. King, Richard (1995), Early Advaita Vedānta and Buddhism: The Mahāyāna Context of the Gauḍapādīya-kārikā, SUNY Press pg.113 "It is equally apparent that one of the important features of the Prajnaparamita positition is that of the nonarising (anutpada) of dharmas."