Praĵazo

Praĵazo estas arnomo de la ĵazesploro por la praformoj kaj antaŭuloj de la klasika ĵazo, ekestintaj dum la lasta triono de la 19-a jarcento precipe en la regiono de Nov-Orleano. Al tiuj apartenas i.a. novorleana ĵazo, muziko de minstrel-spektakloj kaj ragtimokestroj, sed ankaŭ de marŝbandoj.

La usona socisciencisto kaj pianisto Ben Sidran klarigas praĵazon kiel „rezultaĵo de kunfandiĝo de cirko- kaj minstrel-muziko kun la tradicio de bluso“.[1] Ĝi stas laŭ li „la urba esprimmaniero“ de nigrusona kulturo. La germana ĵazesploristo Alfons M. Dauer montras sur tion, ke je tio eŭropaj muzikspecoj kiel ekz. marŝmuziko estis poliritme deformitaj, sen ke oni deiris de ĝia baza pulso.

ReferencojRedakti

  1. B. Sidran, Black Talk, cit. laŭ Martin Kunzler, Jazz-Lexikon Bd. 1. Reinbek 2002, S. 43