Pradoluengo [pradoLŬENgo] estas loĝloko kaj municipo en la oriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la oriento de la komarko Montes de Oca proksime al Rioĥo. La municipo estas formata de loĝlokoj Pradoluengo kaj Garganchón.

Pradoluengo
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09260
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 076  (2023) [+]
Loĝdenso 36 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 20′ N, 3° 12′ U (mapo)42.325-3.1986111111111Koordinatoj: 42° 20′ N, 3° 12′ U (mapo) [+]
Alto 962 m [+]
Areo 30 km² (3 000 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Pradoluengo (Provinco Burgoso)
Pradoluengo (Provinco Burgoso)
DEC
Situo de Pradoluengo
Pradoluengo (Hispanio)
Pradoluengo (Hispanio)
DEC
Situo de Pradoluengo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pradoluengo [+]
vdr

La loknomo Pradoluengo estas etimologie komprenebla kiel Longa Herbejo aŭ plej verŝajne Granda Herbejo.

Geografio

redakti
 
Mapo de la komarkoj de Burgoso. Montes de Oca, oriente kaj flavecbruna.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 30,54 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 120 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 1 550 el la komenco de la 20-a jarcento.

Ĝi distas 46 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, limas kun Rábanos, Villagalijo, Rábanos, Fresneda de la Sierra Tirón, Valmala kaj Santa Cruz del Valle Urbión.

Historio

redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento fare de eŭskoj, kio estas tialo de abunda eŭska toponimio.

En 1720 oni konstituis Pradoluengo kiel urbo, pro dekreto de Filipo la 5-a. En la 19-a jarcento ĝuis ekonomian prosperon pere de tekstila industrio, kies ĝermo devenas de la 16-a jarcento. Modifoj fine de la 19-a jarcento rezultis ke Pradoluengo specialiĝis unue al fabrikado de beretoj kaj poste de ŝtrumpetoj.

Aktualo

redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo, la urbodomo kaj aliaj konstruaĵoj.

Vidu ankaŭ

redakti