Prascienco

plej fruaj epokoj en la historio de scienco, kiam la scienca metodo estis ankoraŭ naskiĝanta

En la filozofio de scienco, ekzistas pluraj difinoj de prascienco aŭ pli fakvorte (duonneologisme) protoscienco. Ĝia plej simpla signifo (plej proksime reflektanta ĝiajn radikojn de pra- + scienco) implikas la plej fruajn epokojn de la historio de scienco, kiam la scienca metodo estis ankoraŭ naskiĝanta. La esprimo ankaŭ povas esti aplikita al modernaj emerĝantaj studkampoj.

Antaŭscienca protoscienco redakti

La esprimo antaŭscienca signifas radike "rilatanta al epoko antaŭ ol scienco ekzistis". Ekzemple, tradicia medicino ekzistis dum miloj da jaroj antaŭ ol la medicina scienco kun normigitaj pruvaj esploroj ekestis, kaj tiel multaj aspektoj de ĝi povas esti priskribitaj kiel antaŭsciencj. En rilata signifo, protosciencaj temoj (kiel ekzemple la alĥemio de la tempo de Neŭtono) povas esti nomitaj antaŭsciencaj, en kiu kazo la proto- kaj antaŭ- etikedoj povas funkcii pli-malpli sinonime.

Kompare kun marĝena scienco, kiu estas konsiderita tre spekulada aŭ eĉ forte refutita, kelkaj protosciencoj daŭriĝas por iĝi akceptitaj partoj de ĉefa scienco. La historia bazo de multo da moderna kemio estas bazita sur la eltrovaĵoj de alĥemio, "pra-kemio" uzanta kelkajn el la modernaj teknikoj kaj procezoj de moderna pruvita kemio.