Preĝejo Nia Savinto (Nuuk)

katedralo en Nuko (Gronlando)

Preĝejo Nia Elaĉetinto (dane: Vor Frelser Kirke, grenlande: Annaassisitta Oqaluffia) estas protestantisma ligna kirko en Nuko, Gronlando. Ĝi servas katedrale ekde novembro 1993.

Katedralo de Nuko

Situas ĝi en la plej malnova kvartalo Kolonihavnen kontruite de 1848 kaj konsekrite en la 6.4.1849. La financrimedoj venis el la legaco de Karen Ørsted. Post finfaro ĝi transprenis ĉiujn taskojn de jam ekzistintaj preĝejoj en Nuko: la plej malnova datumis de 1758. La turo venis nur en 1928 kaj en 1949 estis instalita elektra lumo. Komence ĉi kirko estis trabfakaĵo kaj el steatito sed ricevis poste ruĝe farbitajn panelojn. Pro tio ĝi konatas ankaŭ sub la nomo Ruĝa kirko'dume la alia (Hans-Egede-)kirko estas blanka.

Interne ankaŭ troviĝas paneloj, blankaj paneloj. La du grandaj. La du grandaj latunaj kandelingoj, kiuj staras apud la altaro, estas donaco de la Eklezio de Norvegio.

Apud la ejo spekteblas du statuoj. Unu de Jonathan Petersen, orgenisto kaj poeto. Kaj sur rifo najbara estas statuo de Hans Egede, kiu kromnomiĝas apostolo de Gronlando. Ĝin oni starigis en la 1921-a jaro; temas pri kopio de statuo troviĝanta antaŭ la Marmora Kirko je Kopenhago. De ĉi tie oni havas belvidon sur ambaŭ fjordoj, la insulo Håbets Ø, la malnova kolonihaveno (kie troviĝas la Nacia Muzeo (kun arkivo), la Aŭtonomiaj administradejoj kaj la grandaj loĝdomblokoj en la kvartalo Radiofjeldet.

Post la permeso de nova leĝo pri gronlandaj eklezio kaj instruado en la 6.5.1993 la insulo estiĝis diocezo kun propra episkopo ene de la Dana Evangelia Luterana Eklezio. Kristian Mørch fariĝis la unua episkopo konsekrita post 616 jaroj; en 1995 posteulis lin Sofie Petersen (ĝis 2020).[1]

Eksteraj ligiloj

redakti
  1. vivprotokolo de Petersen