Preĝejo Sankta Anno (Eisenach)

La Preĝejo Sankta Anno (germane: Annenkirche) estas duone pereinta preĝejo en Eisenach, Germanio (strato Georgenstraße). Ĝin konstruigis Sankta Elizabeto de Hungario mem, almenaŭ laŭlegende.

La nuna komplekso de la Anno-fondaĵo

Historio de preĝejo/hospitaloRedakti

La Nova hospitalo nomita malsanulejo troviĝis mezepoke en la antaŭurbo Fischerstadt, tuj nordoriente ĉe la Georga pordego de la ĉirkaŭfortikaĵo. Apudis ĝin la preĝejo Sankta Anno. Nuntempe ĉiuj parcelaĵoj unuiĝintaj estas kaj formas la fleghejman komplekson "St. Annen-Stift". La preĝejeto kiu nuntempe troviĝas surloke estas tamen pli nova.

La nomaldono de Sankta Anno por la malsanulejo estas el la 18-a jarcento. Antaŭe ĝi estis simple la Nova hospitalo por distingi ĝin de la Malnova hospitalo. Ties restoj videblis ankoraŭ en la 15-a jarcento ĉe la Katarino-monakejo, rande de alia antaŭurbo. La Anno-kapelo historia havis en la jaro 1506 tri altarojn. La loka kronikisto Johannes Rothe raportis ke troviĝis surloke pli frue konstruaĵaro de la konsiliana familio Hellgreve (Hellgreven-korto). Jam en 1309 (unua mencio!) la hospitalo prosperis; dum la unua incendio urba ĝi forbrulis (1343) sed rekonstruitis tuj poste. La kapelon uzis ankoraŭ post la t.n. Reformacio la hospitalanoj. Dum la Tridekjara milito la preĝejo noviĝis kaj pligrandiĝis. Duko Ernesto Aŭgusto deklaris ĝin en 1743 garnizona preĝejo kaj instalis tie du galeriojn.

Dum la tempo de la kontraŭnapoleonaj militoj ĝi sekulare utiligis por diversaj kialoj. Poste la konstruaĵo plurfoje alikonstruitis, ekz. en 1634-69 aŭ en 1875. En 1907 oni forigis la lastajn restaĵojn de la originala Anno-hospitalo.

En la jaro 1883 la konsilantaro urba decidis konstrui modernan fleghejmon, por kio oni uzis najbaran grundon ĉe la nuntempa strato Hospitalstraße. La malsanulejoj Sankta Julio kaj Sankta Spirito, troviĝinte diverssitue en la urbo, translokitis tien ĉi. Samtempe oni kreis porviran sekcion de Sankta Anno en la hospitalo Sankta Klemento.

PriskriboRedakti

Romanikstila baptopelvo kaj malfrugotika krucifikso estas atestiloj de la malnova preĝejo. tomboŝtono por Johann wilhelm Debus estas de 1733. Ĝi estas hala preĝejo kun orienta okangula tegmentoturo. En 1965/66 instalitis sub la arkaĵoj ligna plafono. La altarejaj vitraloj estas el la 19-a jarcento, la okcidenta rozo de 1904.

LiteraturoRedakti

Dehio, Georg: Handbuch der Deutschen Kunstdenkmäler. Thüringen, Deutscher Kunstverlag, 2003, ISBN 3-422-03095-6, p. 248

Eksteraj ligilojRedakti