La Hellgreven-korto (germane: Hellgrevenhof) troviĝas en Eisenach, Germanio, tre proksime al la ne plu ekzistanta Georgo-pordego de la ĉirkaŭfortikaĵo kaj de la Anno-kirko. Etimologie povus signifi la nomo "grafoj de la inferno" (Höllengrafen), sed eble estas nur simpla familia nomo.

Suda vido; adreso: Katharinenstraße 9a

Historio redakti

Temas pri la plej malnova neeklezia konstraĵo en la urbo hodiaŭ (de 1572), kvankam la konstruaĵo mem en la kuro de la tempo ŝanĝiĝis aspekte. Laŭlegende Heinrich von Ofterdingen, partopreninto ĉe la Kantista milito de sur Wartburg, loĝis ĉi tie kune kun lia magia akompananto Klingsor. La magiisto ankaŭ antaŭdiris la naskiĝon de Elizabeto de Hungario.

Priskribo redakti

Kerno arkitektura estas la t.n. Kamerego; kele oni havas ankoraŭ restojn de romanika volbo. La stela plafono teretaĝe datumas nur de la 18-a jarcento, dume en la unua etaĝo estas dekoracia pentrado de 1583 pri ĉasado (renesancstile).

La najbaraj domoj nr. 43 kaj 45 estas ankoraŭ pli malnovaj (de 1470).

Uzo redakti

Je la fino de la 17-a jarcento la tuto estas bierfarejo; protestoj kontraŭ malkonstruo - por anstataŭo per la unua nubskrapulo de la urbo - je la komenciĝo de la 20-a jarcento sukcesis. Restaŭradlaboroj komenciĝis en 1989. Hodiaŭ troviĝas ene la civitana radistacio "Wartburgradio" kaj la urba biblioteko. Flanke troviĝas la t.n. Cikonio-turo, parto de la ĉirkaŭfortikaĵo kaj prizono. Malantaŭ ĝi komenciĝas la Malnova tombejo.

Eksteraj ligiloj redakti