Preĝejo Sankta Kruco (Lofer)

Preĝejo Sankta Kruco (germane: Evangelische Kreuzkirche) estas luterana kirko en Lofer, Aŭstrujo. Ĝin administras la Evangelia Superintendantujo A.K. por Salcburgio kaj Tirolo. Temas pri diaspora kirko.

protestantisma kirko je Lofer
interno

Historio redakti

Meze de la 1970-aj jaroj komenciĝas komunia movado invitante la fidelulojn al ofta partopreno. Emfazo pri persona pekperdono kaj intensigita rilato al Dio ankaŭ videblas en Lofer: ĉealtare oni vidas simbolojn de resurekto kaj direktiĝon de Jesuo al la homoj. En 1973 oni establis en Lofer predikadan filion de Pacpreĝejo (Saalfelden).

Arkitekturo redakti

La laŭ planoj de Christoph Herzog kaj Karl Weninger starigita tuto estas hala konstruaĵo kun larĝa, per lignaĵoj strukturita fenestrofasado. La larĝaj fenestroj enlasas multe da taglumo kaj varmo. La elsaltanta tegmento kun lukoj ĉirkaŭantaj, krome ĝia situo en ĝardena medio, memorigas onin al japana konstrustilo. Kaj tio estis la intenco de la arĥitektoj.

Fronte estas samstila kampanileto; je ĝia kontraŭo troviĝas la apsido. Sur unu mallarĝa flanko de la konstruaĵo staras turo kun delikata betona kruco el du betonaj muroj kaj lignokovraĵo, kiu nur iomete superas la tegmenton. La vasta fenestra vico invitas al deekstera spektado de la interno.

Interno redakti

La alta plafono kaj la rigardo estas direktitaj antaŭen al la ĥorejo. La ligna altaro staras en la mezo. Malantaŭ ĝi sur la lignokovrita muro pendas ekde 2000 artaĵo de la tirolanino Brigitte Gmach. Temas pri ondo de mozaikpecoj, kiuj ligas la dekstran krucon kun la maldekstra baptujo. Sur tiu ĉi ondo dancas du stiligitaj figuroj en la direkto de la krucifikso, sed unu for de la krucumito. Ankaŭ la krucifikso mem estas propra artaĵo: la ligna Kristo ŝajnas sin malinklini for de la kruco, en la direkto de la fideluloj. Tio intencas simboli la releviĝon kaj samtempe prezenti la afablecon al la homaro.

Literaturo redakti

  • Marietta Mayrhofer-Kramme: Evangelische Kirchenbauten in Österreich nach 1945. Magistriĝfaklaboraĵo, Universität Wien 2012, p. 67-68 (interrete ĉi tie)

Eksteraj ligiloj redakti

47.58787912.6943514