Preĝejo Sankta Mario (Bad Berka)

La protestantisma Preĝejo Sankta Mario (germane: Stadtkirche St. Marien) estas monumentprotektitaĵo en Bad Berka, Germanujo. Ĝi apartenas al la eklezia distrikto de Vajmaro.

Turo de la Mario-kirko de Bad Berka

Historio redakti

Fundamentaj muroj de romanika kapelo malkovritis en 1906 dum ŝaktaj laboroj ĉe la nuna Liebfrauen-strateto; pro tio ekestis nomo nova de tiu ĉi strata (Unsere Liebe Frau = Nia kara sinjorino). La situo de la nuna kirka insulo elektitis pro akvegoj. Sur la altebenaĵo komenciĝis en 1240 la konstruo de klostro kun kirko. Ambaŭ estis sub la patroneco de la Dipatrino. La cistercia monaĥinejo malaperis post la Germana kamparana ribelo de 1525.[1] Incendio de 1608 tuŝis ankaŭ la preĝejon kun la paroĥestrejo kaj la lernejo.[2]

Duko Ernesto Aŭgusto la 1-a (Saksio-Vajmaro-Eisenach) apogis en 1727 la rekonstruon de la kampanilo, kies fino festitis en la 1.11.1731. Cerva veterflago montris ke Bad Berka estis centro de duka ĉasademo.

 
Interno panorame

Sub la uzo de la baza kaj ekstera muraro de la malnova gotika monaĥeja kirko starigitis en 1735 la fortimpresa kaj arĥitekture unueca barokaĵo. La gotika ogiva arko ĉe la eosta vando kaj la sabloŝtonaj muroj ĉe la posta enirejo atestas epokon konstruan pli fruan. En 1739 kreis la skulptisto Böhme la predikejan zonon. Du kolonoparoj de korinta ordo (ekde la lastpasinta restaŭrado en blua koloro) portas la ambonon. Iam super la pupitro ŝvebanta ĉielo forigitis en 1954. La baptopelvo kun la bildigo de la bapto de Jesuo fare de Johano datumas de 1739 kaj aliigitis pli malfrue. En 1741 konsekritis la nova ejo.

La vitralojn donacis en 1899 la vajmarano Mirus. La lastpasinta restaŭrado de la interno okazis en la jaro 1989-a sub la konsilado de Horst Jährling el Vajmaro.[3]

Orgeno kaj sonoriloj redakti

 
La orgeno

Konstruis la orgenon en 1742/43 Heinrich Nicolaus Trebs el Vajmaro sur la dua galerio okcidente. Johann Sebastian Bach mem zorgis pri la dispozicio. En 1922 la fakulo Böttcher el Vajmaro ŝanĝis la meĥanikan kontraŭ pneŭmatika teĥniko metante la tuton sur la unua galerio por pli bona akustiko. En decembro 1988 tiu ĉi instrumento forprenitis kaj en majo 1991 la gotaa firmao Böhm liveris novan orgenon por la Mario-sanktejo. Ĝi havas 26 registrojn kun 1.859 fajfoj konfidante denove je la meĥanika principo. De la malnova instrumento oni ja malŝparis la orgenfasadon el la 1743-a jaro.

Kampanile estas tri sonoriloj; la unuan muldis en 1609 en Erfurto Hieronymus Möringk.[4] La du aliaj estas bronzaj mulditaj en 2015 en la monaĥejo de Maria Laach.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Faktoj pri la kirko Arkivigite je 2015-02-28 per la retarkivo Wayback Machine ĉe la municipaj paĝoj
  2. Pri la urba historio sur la municipaj]
  3. Hejmpaĝo kirka
  4. La enskribaĵo en rimoj sur ĝi tekstas: ANNO M • DC • IX IN BERCKA HANG ICH • MEINEN KLANGK GEB(E) ICH • ALLEN CHRISTEN RVFF ICH • HIERONYMVS MOERINGK IN ERFFVRDT GOS MICH / ICH RVFF MIT MEINEM KLANGK VND SCHALL ZVM GOTTESDIENST DIE CHRISTEN ALL • O CHRISTE, MIT DE[INE]M GÖTTLICHEN • SCHEIN • ERLEVCHTE DIE HER[T]ZEN D[EINER] • G[EMEIN] (Traduko: En la jaro 1609. Mi pendas en Berka aŭdigante mian sonon. Ĉiujn kristanojn mi vokas kaj Hieronimo Möringk en Erfurto muldis min. Mi venigas danke al miaj sonoj kaj tonoj la tuton de la kristanoj al la diservo. Ho Kristo, per via dia lumo, heligu la korojn de via komunumo!)
50.9007211.28554