Preĝejo Sankta Mario (Bleicherode)

La evangelia urba Preĝejo Sankta Mario (germane: Stadtkirche St. Marien) troviĝas sur monteto en la centro de Bleicherode, Germanujo.

la preĝejo
panoramo de la interno
orgeno de Knauf & Sohn, 1895

Historio

redakti

La unua ejo starigitis romanikstile en la 12-a jarcento. De ĉi tiu epoko konserviĝis nur parto de la kampanilo. Jam en 1411 necesis gotika novkonstruo pro la kreskinta nombro de la fideluloj. Supre de la portalo oni havas ne klare difiniblan altan reliefon kun la jardato 1411. Ĉizitaj figuroj de sanktuloj kaj konsekra kruco ankaŭ menciindas samloke. La interno estas dunava halokirko. La suda flanka navo forigitis por pligrandigo de galerio kio statike nebonis. Pro nevolita etendiĝo suden kaj prevento de terenfalo oni devis enmeti lignajn apogilojn. La altarejo laŭ floranta gotika stilo ŝajnas kvazaŭ enŝovita en la tuton kaj sep ornamripaj fenestroj lumigas la ĥorejon. Ĝi ne finiĝas (kiel ofte alie) poligonen aŭ apsiden sed per rekta muro en ties mezo troviĝas grandega ornamripa fenestro. Tio kunek un la ligna vagonvolbo super la halo donas al la kirko anglan stilon. Oni havas la impreson esti en kirkoj en DevonCornwall.

Friedrich Knauf el Großtabarz konstruis en 1837 orgenon kun du klavaroj kej 25 registroj. Lia nevo Robert konstruis 61 jarojn pli malfrue (kiu estis transprensinta la atelieron en Bleicherode) novan instrumenton kun du klavaroj kaj novbaroka orgenfasado. El firmaa vidpunkto la instrumento memkompreneble ankaŭ ludu la rolon de publika prezentad-orgeno por interesotaj klientoj. Restaŭriĝo kompleta de la muzikilo okazis en 2013 fare de la firmao Brode el Heilbad Heiligenstadt.[1] En la kadro ke ampleksaj restaŭradlaboroj la ekstero puco purigitis kaj la kirkoturaj sontruoj ricevis persienojn.

Alifaroj en la 1970-aj jaroj

redakti

Atentigata oni estu ankoraŭ pri la elstara sonorilaro de la 38 metrojn alta turo. Inter 1968 kaj 1973, kiam oni savis kadukan konstrusubstancon, oni profitis de la ŝanco kaj novordigis parte la internon laŭ modernaj bezonoj. Engaĝiĝis tiam treege kaj lia paroĥestra moŝto Heinrich Müller kaj la partnera komunumo el la okcidentgermana urbo Rüsselsheim. La altarretablo de 1710 metitis en separitan ĉambron malantaŭ la altaro. Kvar kolonoj kun ornamaj kunplektaĵoj portas la horizontale dividitan altarbildon. Malsupra bildo montras la lastan vespermanĝon kaj supra la preĝo de Jesuo Kristo en Getsemano. Malposte estas altara plato kun supra ora kruco.[2] Vidindas ankaŭ en la norda flanka alo baroka baptujo.

En 2019 ĝi elektitis preĝejo de la jaro fare de fondaĵo zorganta pri protektotaj monumentoj en Germanlando.[3]

Referencoj

redakti

Literaturo

redakti
  • Thomas Müller: Die Kirchen im Südharz. mit Fotografien von Christoph Keil und anderen. Nordhausen 2017, p. 22-23
51.43938910.570914