Preĝejo Sankta Marko (Zagrebo)
La Kirko Sankta Marko (kroate: Crkva sv. Marka) estas grava preĝejo romkatolika situanta en la centro de la supera urbo Gornji Grad de Zagrebo, Kroatio (placo Radićev Trg).
Preĝejo Sankta Marko | ||
---|---|---|
kristana preĝejo • kultura havaĵo [+] | ||
Koordinatoj | 45° 48′ 58″ N, 15° 58′ 26″ O (mapo)45.81611111111115.973888888889Koordinatoj: 45° 48′ 58″ N, 15° 58′ 26″ O (mapo) | |
Preĝejo Sankta Marko | ||
Vikimedia Komunejo: St. Mark's Church, Zagreb [+] | ||
Historio redakti
La konstruaĵo ŝanĝitis plurfoje: inter 1660-1725 faritis la baroka turo kaj dum la regotikigado oni ornamis la tegmenton per buntaj brikoj formante per ili la blazonojn de Kroatio kaj de la urbo.
Dum 1936-38 gvidis novajn restaŭradlaborojn (plastikoj interne) I. Meštrović kaj J. Kliaković (freskoj), kiuj sukcesis restarigi la orignalan aspekton.
Vidindaj aferoj redakti
Rimarkinda estas antaŭ ĉio la gotika suda portalo el la malfrua 14-a jarcento ornamita per multaj statuoj de sanktuloj. Pluse la freskorestoj de la 16-a jarcento ĉe la pilastroj de la retovolbo kaj la trezorejo kun laboraĵoj altvaloraj de orforĝistoj.