Preĝejo Sankta Marteno (Kaselo)

La preĝejo Sankta Marteno (germane: Martinskirche) estas la plej granda preĝejo de Kassel, Germanio.

La kasela Marteno-preĝejo urbocentre

Historio kaj priskribo redakti

La ejo estiĝis en 1330 kiel centro de la urba etendiĝo (Freiheit). La graveco de nova centra preĝejo de la kreskanta hesia rezideja urbo ankoraŭ pligrandiĝis post aldono de konvento de Aŭgustenanoj. Ĝi, post la t.n. Reformacio, memkompreneble malfonditis.

La trinava halo-preĝejo kun ses stabloj kun planita fasado kun duobla turo sekvis la modelon de la Elizabeto-preĝejo marburga. La ĥorejo povis esti konsekrita en 1367. Post rekonstruo de terenfalintaj volbaĵoj la resto nur en 1462 iĝis preta. La okcidenta fasado restis eĉ nefinita. Majstro Hans von Ulm metis en 1564/65 okangulan renesancstilan konstruaĵon kun spajro sur la grundo de la suda turo. Inter 1889-92 sekvis novgotikaj aldonaĵoj sub la gvido de la arkitekto Hugo Schneider, kiujn oni anstataŭis post 1945 per la nunaj turoj.

La en 1943 tre damaĝita preĝejo rekonstruitis inter 1954-60 fare de Heinrich Otto Vogel el Trier. Speciale la interno admirinde eknovis. Sur svelte stariĝantaj kolonoj kuŝas malpeza faldvolbo. La altarejon oni separis per vitraj betonkadroj por havigi tiamaniere duan liturgian ejon. En la nedamaĝita parto la de Gottfried von Stockhausen kaj Hans Leistikow faritaj vitraloj plibuntigas la tuton.

Vidindaĵoj redakti

La plej gravaj malnovaĵoj konserviĝintaj estas la princaj tomboj. Landgrafo Filipo la 1-a, kiu igis la preĝejon en 1526 tombeja preĝejo de sia dinastio, ricevis la plej imponan. La 12 metrojn alta triumfarkaĵo el nigra marmoro kaj albastro faritis de Elias Godefroy el Cambrai kaj ties disĉiplo Adam Liquir Beaumont antaŭ la jaro 1573. Ĉi tiu tombo troviĝis origine en la ĥorejo superdominante la kompletan internon. Riĉa skulptoprogramo videblas sur ĝi, kies enhava centro estas reliefo kun la prezento de la releviĝinta Kristo. Flanke de la reliefo staras figuroj de la landgrafo kaj de lia edzino Kristino de Saksio estante de natura grando. Por ŝi faritis fare de la skulptisto Philipp Soldan kroma epitafo en la altarejo.

En ejo sub la nova, sepangula kapitulejo ĉe la norda flanko de la altarejo estas pluraj metalaj sarkofagoj de anoj de la hesia dinastio. De la du plej imponaj (por landgrafo Karlo kun edzino Mario Amalio de Kurlando) ŝtelitis partoj post 1945.

La figuro de la sanktulo Marteno de Tours, patrono kirka ekde 1367, plurfoje estas reprezentata. Ŝtona reliefo super la suda portalo, parto de vitralo kaj pentraĵo el la 1936-a jaro (farita de Karl Hofer) estas dediĉitaj al li.

Fonto redakti

Wurzel, Thomas (red).: Kulturelle Entdeckungen Nordhessen. Band II, eldonita fare de Sparkasse-Kulturstiftung Hessen-Thüringen, Stuttgart 2002, p. 53-54

Eksteraj ligiloj redakti