Preĝejo Sankta Miĥaelo (Pforten)

Preĝejo Sankta Miĥaelo (germane: Dorfkirche St. Michael) troviĝas en Pforten, urbokvartalo de Gera, Germanujo (Plauensche Str. 195). Temas pri profanita protestantisma kirko.

Miĥaelo-kirko en Gera-Pforten

Historio redakti

Ĉirkaŭ la jaro 1632 jam ekzistis proksime de la kavalirbieno de Pforten kapelo. La kreskanta enloĝantaro kaj la sekvanta urba etendiĝo necesigis havon de pli granda kirko. En la 1939-a jaro oni starigis la nunan ejon provizore, ĝuste sur montopinto estanta limo inter la vilaĝa kaj la urba parto de Pforten. Okaze de le konsekro anoj de la naziismemaj kristanoj Deutsche Christen muntis sur la firstotureto svastikon kio eĉ ne plaĉis al la NSDAP-gvidantoj de Gera.[1] Post la dua mondmilito estis rekonsekro kaj la kirko estis metita sub la patronecon de Sankta Miĥaelo; oni simple ne agnoskis la unuan konsekron. En 1951 oni konstruis domon kvarangulan modeste gipsitan kun granda kampanilo, ebena tegmento kaj kronanta kruco. La altaj fenestroj enlasas multon da lumo kaj bela metalstatuo de arkianĝelo Miĥaelo disde la altaraniĉo artiste respondas. La artisto Herbert Enke el Gera metale kreis salonegon ŝanĝantan la kolornuancojn laŭ enfalo de lumo. En 2005 kruco kaj tegmento ĝuis restaŭradon. La sonorilon de 1918 muldis firmao Ulrich el Apolda.[2]

En la 19.4.2015 oni post diservo memoris la agadon de la verkisto Armin T. Wegner, okulatestanto de la armena genocido.[3] Ĝis 2022 ĝi funkciis normale. En la 2.11.2022 la aŭtoritatoj post kunveno de la surlokaj konsilioj decidis pri ne plua uzo kaj malakiro.[4] La lasta diservo celebrita fare de la regiona episkopino Friederike Spengler okazis en la 16.7.2023.[5] Kaŭzoj estis la malkreskanta nombro da diservĉeestantoj kaj malabundo da animzorgantoj por sume ses kirkoj nur en la centro de Gera.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Heller k.a.: Kirchen in und um Gera, Berlin 1987
  2. Löffler: Kulturdenkmale in Thüringen, Stadt Gera, 2007
  3. "Armin T. Wegner - Zeuge des Genozides am Armenischen Volk." - Ĉe: Mein Anzeiger, 1.4.2015
  4. protokolo de GKR, 2.11.2011: kp. Kirchenfenster – Gemeindebrief der KG Gera, dec. 2022-feb. 2023, p. 30
  5. "Kirchenkreis trennt sich von St. Michael in Pforten" - Ĉe: kirchenkreis-gera.de, 17.7.2023
50.86034212.092082