Preĝejo Sankta Petro (Jechaburg)

La protestantisma Preĝejo Sankta Petro (germane: Kirche St. Petri) troviĝas en Jechaburg, urbokvartalo de Sondershausen, Germanujo.

Petro-kirko
memortabulo por Alberto el Halberstadt

Historio redakti

Em Jechaburg iam ekzistis prepostejo, monaĥejo kaj kolegiato de la aŭgustenanoj. La episkopo de Worms, Eberwein von Kronberg estis, antaŭ la elektiĝo episkopa, ĉi-tie konventa preposto.[1]

Sub la regado de grafo Guntero la 40-a (Schwarzburg) la regiono iĝis luterana. La klostro profaniĝis. De la konvento etaj restaĵoj ekzistas ĝis nun, dume kirko kaj monaĥejo tute malaperis iĝante ŝtonrompejo por domoj en Jechaburg kaj Sondershausen.

Ĉe la angulo de la malnova konventoturo oni konstruis la nunan preĝejeton. Ĝi bedaŭrinde kaduka estas; sonigo de la sonoriloj pro tio ne plu okazas. Ĉekirke troviĝas memortabulo por la tradukisto, lernejestro kaj arkivisto Alberto el Halberstadt.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Friedhelm Jürgensmeier: Das Bistum Worms von der Römerzeit bis zur Auflösung 1801, Echter Verlag, Würzburg, 1997, ISBN 3-429-01876-5, p. 79.