Preĝejo Sankta Triunuo (Weißbach)

La romkatolika Preĝejo Sankta Triunuo (germane: Katholische Pfarrkirche Heilige Dreifaltigkeit) troviĝas en la komunumo Weißbach bei Lofer en Aŭstrio. La komunumo apartenas al la Dekanujo Saalfelden. La unua mencio estis en 1663; la nuna kirko starigitis en 1791 laŭ planoj de la arĥitekto Wolfgang Hagenauer; ranga pliiĝo je paroĥa kirko faritis en 1891 kaj restaŭradlaboroj en 1973/74.

katolika paroĥa kirko Sankta Triunuo, Weißbach bei Lofer
longa navo, en la direkto de la altarejo

Arĥitekturaj specialaĵoj redakti

Ĉirkaŭas la malfrubarokan halokonstruaĵon tombejo. La modera longa navo havas soklon kaj ŝinde kovritan selan tegmenton; la uesten antaŭmetita turo havas rondarkajn sonfenestrojn kaj dividitan spajron. Ĉe ambaŭ flankoj de la turo estas alkonstruitaĵoj, norde la duonronde finiĝanta funebra kapelo. La ĥorejo ĝuas pri plurlatera finiĝo kjaj sude pri duetaĝa sakristia alkonstruitaĵo.

Internen oni eniras per antaŭhalo kun malalta plafono ĉeture dume la trivolba longa navo havas rektangulajn fenestrojn. Navo kaj altarejo unuiĝis per neinterrompita kornico. La altarejo estas sude kaj je du ŝtupoj pli alta. Flanke estas tiaj rektangulaj fenestroj kaj supre de la sakristiportalo estas dekora kapelfenestro. La uesta galerio estas el ligno.

La plafona pentraĵo kun Virgulino de la favoro estis pentrita en 1949 fare de Wilhelm Kaufmann, la vitralpentraĵoj datumas de 1907.

Meblaro redakti

La privilegia altaro montras grupon kun la kronado de la Virgulino Maria kaj Ruperton de Salcburgo. Meze de la 18-a jarcento estiĝis la arkianĝeloj Miĥaelo kaj Gabrielo de sur la flankaj portaloj (de ĉ. 1791). Tabernakle troviĝas reliefoj pri piedlavo kaj lasta Vespermanĝo. La skulptaĵojn sur la predikejo kaj la kvar evangeliistojn kreis en 1755 Veit Häusl.

En la funebra kapelo estas bildo de la lasta Juĝo kaj figuroj de Jen homo kaj dolorplena patrino el la 19-a jarcento. La orgenon konstruis Mauracher en la 19-a jarcento. Du sonorilojn muldis en 1801 Franz Xaver Gugg, du en 1667 Andreas Wird.

Literaturo redakti

  • Weißbach, Pfarrkirche Hl. Dreifaltigkeit, Pfarrhof, Kriegerdenkmal im Ort, Nusserkapelle in Frohnwies, Hirschbühelkapelle in Hirschbühel. Ĉe: Die Kunstdenkmäler Österreichs. Dehio, Salzburg 1986, p. 480–481.

Eksteraj ligiloj redakti

47.5210912.75427