Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo (Deubach)

Preĝejo Sankta Petro kaj Paŭlo (germane: Peter- und Paulskirche) troviĝas en Deubach, urbokvartalo de Wutha-Farnroda, Germanujo.

la kirko de Deubach
la ligna kampanilo

Historio redakti

La konstruaĵo situas meze de la vilaĝo sur altaĵo estante la plej malnova ejo tie. Iam ĝi estis eĉ pilgrimada kapelo sub la patroneco de Sankta Petro fondite fare de Sankta Bonifaco aŭ de unu liaj disĉiploj. Sed la kapelo kadukis en la 16-a jarcento kaj la vilaĝanoj ĝuis animzorgadon fare de Schönau. Ĝi ne antaŭ la 18-a jarcento estis rekonstruita. En 1740 oni metis turon supren kaj en 1775 oni alkonstruis sakristion.

En 1843 terenfalis pro neklaraj kaŭzoj parto de la ŭesta vandaro. Ankaŭ pro tio ricevis la du sonoriloj lignan kampanilon sur la tombejo. Ili ĝis hodiaŭ frapiĝas mane. En 1981 la kirko estis restaŭrita kun helpo de fratio el Wernigshausen (ekz. rilate al la farbado).

Meblaro redakti

Interne estas triptiko, kiu fariĝis laŭ la tekniko de pentrado de tavolo post tavolo, kun bildigoj de scenoj el la vivo de la du preĝejpatronoj. Samo estis farita ĉe la galerioj.[1]

Referencoj redakti

50.94133610.460195