Preĝejo de Santiago (Ciudad Real)

La Preĝejo de Santiago Apostolo de Ciudad Real (Hispanio) estas religia konstruaĵo de la malfrua romaniko kaj de la komenca gotiko de fino de la 13a jarcento kaj komenco de la 14a jarcento. Ĝi estas deklarita kiel Havaĵo de Kultura Intereso el 1982 (RI-51-0004594-00000). Kvankam ĝi estas konsiderita gotika preĝejo trinava kun ogivaj arkoj, ties grando kaj fermita ekstera aspekto krom aleraj ornamoj kaj mudeĥara tegmenta ornamaĵaro, montras romanikan tradicion kaj iome da islama influo.

Preĝejo de Santiago
kristana preĝejomonumento [+]
Koordinatoj38° 59′ 25″ N, 3° 55′ 32″ U (mapo)38.990222222222-3.9256111111111Koordinatoj: 38° 59′ 25″ N, 3° 55′ 32″ U (mapo)

Preĝejo de Santiago (Kastilio-Manĉo)
Preĝejo de Santiago (Kastilio-Manĉo)
DEC
Preĝejo de Santiago
Preĝejo de Santiago
Lokigo de Kastilio-Manĉo en Hispanio

Map
Preĝejo de Santiago
Vikimedia Komunejo:  Church of Santiago, Ciudad Real [+]
vdr
Ekstero de la preĝejo.
Interno de la preĝejo.
Preĝejo de Santiago. Drakoj super la absido.

Priskribo redakti

Temas pri preĝejo de fino de la 13a jarcento kaj ĝi estas la plej antikva kiu konserviĝas en Ciudad Real. En ĝia interno, vera trezoro de la rura malfrua romaniko, oni trovas en ĝia centra navo mudeĥaran plafonornamadon de la 14a jarcento kun interligaĵoj kaj oklateraj steloj konstruigita de la "Maestre de Calatrava" (Kalatrava Superulo) Don Pedro Muñiz de Godoy, fine de kiu super la gotika absido en la centro, nome super la volbofermilo super la ĉefaltaro estas rimarkinda kaj malkutima fresko kun ok drakoj aŭ okkapa drako; en flanka kapelo, nome tiu de la Kristo de la Pieco estas la blazono de la Ordeno de Santiago de la 16a jarcento. Rimarkindas gotika murpentraĵo en la navo de la Epistolo kun sceno de la Pasio de Kristo, same kiel diversaj kapiteloj kun diabloj kaj figuroj de pilgrimantoj kaj konkoj de Santiago en la flankaj navoj.

La preĝejo estas dediĉita al Santiago, patrono de Hispanio kaj legenda mita heroa helpanto en la "Reconquista".

Bibliografio redakti

  • Elena Sainz Magaña (1997). Ciudad Real y su provincia, vol. III. Arte Medieval, Moderno y Contemporáneo, p. 1-75. Gever. ISBN 84-8856-42-5.
  • Hermenegildo Gómez Moreno (1985). Ciudad Real monumental: Catedral basílica, San Pedro, Santiago. SL.
  • La provincia de Ciudad Real III: Arte y Cultura. Diputación Privincial Ciudad Real Ed. 1993. ISBN 84-7789-032-3.