Preĝejo de sankta Katarino (Banská Štiavnica)

preĝejo en Banská Štiavnica en Slovakio

Preĝejo de sankta Katarino en Banská Štiavnica estas unika arkitektona memoraĵo de mezeŭropa signifo. Ununava malfrugotika preĝejo kun 5 flankaj kapeloj, sakrestio (bv. korekti) kaj suda vestiblo. Estis konstruita dum 1488-1491 jaroj kak konsekrita en 1500. Nomo „Slovaka preĝejo“ ĝi ricevas en 1658 jaro kiam oni komencas prediki slovake.

Vido je la Preĝejo de sudo, dekstre placo de Sankta Triopo, maldekstre Urbodomo

Originala estas precipe malfruogotika retforma stelformaĵa volbo, kiu de navo se kontinue trairas en presbiterio (bv. korekti). En 1776 jaro estis al presbiterio (bv. korekti) alkonstruita baroka kapelo de sankta Joano de Nepomuk. En jaro 1535 preĝejo prenas funkcion de (ĉefa) paroĉa preĝejo en urbo. Tion dokumentas pentritaj blazonoj de Hungario, urbo Banská Štiavnica (kun du oraj lacertetoj) kaj de urbano Pavol Rubigall kun jarkalkulo 1555 super ĉefa okcidenta portalo de preĝejo.

Placo de sankta Triopo, dekstre malantaŭe Preĝejo de sankta Katarino

Dum jaroj 1580-1672 apartenas la preĝejo al evangelianoj, ĉar lutera doktrino trovis eĥon precipe inter germanaj urbanoj kaj elfosistoj. Post la veno de jezuitoj en urbo kaj en kontraŭ-Habsburgaj ribelioj (revolucioj) ĝi estas Preĝejo de sankta Katarino (de aleksandrio) denove redonita al katolikoj.

En jaro 1656 ĝi akiras kopran tegmenton kaj karekteran sonorilturo, kiu formas dominantan trituron en urbocentro (malnova kastelo, urbodomo). Ĉefa altaro estas pinta baroka de jaroj 1727, de tempoj de granda jezuita aktiveco. Altara bildo de originas de tirola pentristo Johann Georg Grassmair kaj montras sanktiĝo de sankta Katarino al Virgulino Maria kun Jesuo. En superaldono de altaro estas en ovala bildo Patrodio. Sur la flankaj konzoloj barokaj plastikaĵoj de Sankta Barbara kaj Sankta Margareta de Hungario (ili estas patroninoj de ministoj kaj de preĝejo).

Je la maldekstra flanko de ĉefa navo estas plastikaĵo de Madono de Majstro M S de jaro 1506. Je la dekstra flanko super malfru gotika eniro de sakrestio estas fresko de lasta juĝo de ero ĉirkaŭ jaro 1560, kun sia amplekso kaj kvaliteco la plej granda en Slovakio. Ĝi estas malkovrita dum lastaj restaritaj laboroj en preĝejo dum jaroj 1970-1973 per akademia pentristo A. Leixner.

Ordonejo (katedro) estas baroka kun du ĥerubenoj. Je baldakeno estas tabuloj de dekalogo. En unua kapelo maldekstre estas origina malfrua gotika baptokuvo de komenco de 16-a jarcento. El dua kapelo interesigas vastan altaron de kalvario de 18-a jarcento. En kapelo dekstre estas interesa rokoka bildo - Kliniĝado de paŝtistoj de aŭstria pentristo Anton Schmidt. Koloraj vitraĵoj de kapeloj devenas de 1907-a jaro kal ĝiaj donacintoj estis bonhavaj metiistoj de urbo, p.e. lasta marcipanisto Juraj Velica, Tabaka fabriko, Erdosi fabriko ktp. En alkonstruita suda vestibulo de la preĝejo estas plastikaĵo de Krucumita de 1480-1490. Organo estas triparta novogotika instrumento de 19-a jarcento.

Sonorileto de 1595 dum unua mondmilito estis rekvirita.

Nuntempe la preĝejo servas nur kiel memoraĵo por vizitantoj de la urbo.

Vidu ankaŭ redakti

Banská Štiavnica

Fonto: traduko de flugfolio por vizitantoj.