Premio Albert Londres

La premio Albert Londres, laŭ la nomo de ĵurnalisto, patro de la fondinto, estas la plej alta rekompenco por la franclingvaj ĵurnalistoj; ĝi estas konsiderata kiel la franca ekvivalento de la Usona premio Pulitzer.

Premio Albert Londres
premio pri ĵurnalismo
Nomita laŭ Albert Londres
Lando Francio
Fondita en 1932
En TTT Oficiala retejo vd
vdr

Ĝi estis unue atribuata en 1933. En 1959 estis kreita Asocio de la premio Albert Londres, en kiu membriĝas ĉiuj gajnintoj de la premio, kiu ĝis nun ĉiujare atribuas ĝin.

En 1985 ĝi estis disigita en du premiojn, unu por papergazetaj ĵurnalistoj, kaj la alia por televidaj ĵurnalistoj. En 2017, tria premio por la reporteraĵaj libroj estis aldonita.