Prezidenta Komisiono de la Rusia Federacio por Kontraŭi Provojn Falsi Historion Malprofite al la Interesoj de Rusio

La Prezidenta Komisiono de la Rusia Federacio por Kontraŭi Provojn Falsi Historion Malprofite al la Interesoj de Rusio (ruse Комиссия при президенте Российской Федерации по противодействию попыткам фальсификации истории в ущерб интересам России) estis komisiono en la Rusia Federacio kiu estis starigita per dekreto eldonita fare de prezidanto Dmitrij Medvedev la 15an de majo 2009[1], oficiale por "defendi Rusion kontraŭ falsantoj de historio kaj tiuj kiuj neis sovetian kontribuon al la venko en 2-a Mondmilito."[2] La komisiono estis gvidita fare de la stabestro de Medvedev Sergej Nariŝkin. La dekreto establanta la komisionon estis nuligita la 14an de februaro 2012[3], kaj la komisiono tiel ĉesis ekzisti. La komisiono estis priskribita kiel plia regreso al sovetiaj kaj stalinismaj praktikoj, glorante Sovetunion kaj ĝiajn krimojn[4].

Referencoj redakti