Prezidanto de Irako

(Alidirektita el Prezidento de Irako)

La prezidento respektive ŝtata prezidanto de Irako estas la ŝtatestro kaj armeestro de Irako. La posteno havas oficperiodon de kvar jaroj kaj prezidanto unufoje reelekteblas. Ekde la 7-a de aprilo 2005, la aktuala prezidanto estas Ĝalal Talabani.

Prezidanto de Irako
emblemo
Abdul Latif Rashid
pozicio
prezidento de la respubliko • ŝtatestro
Komenco 14-a de julio 1958 vd
Lando(j) Irako vd
vdr
la ŝtata blazono
la ŝtata blazono

La ŝtata prezidanto estas elektata fare de la Konsilio de Reprezentantoj per du-triona plimulto. Inter la taskoj de la prezidanto estas ratifi leĝojn kaj traktatojn kiuj sukcese pasis tra la Konsilio de Reprezentantoj, rajtas nuligi verdiktojn laŭ la rekomendo de la ĉefministro de Irako, kaj plenumas la "taskon de supera komando de la armitaj fortoj por ceremoniaj kaj honoraj celoj" (artikolo 70 de la ŝtata konstitucio).